Administra arondismento Troick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Administra arondismento Troick
Arondismento de Moskvo
administra arondismento de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj55° N, 37° O (mapo)55.3837.175Koordinatoj: 55° N, 37° O (mapo)
Areo1 084,3 km² (108 430 ha) [+]

Loĝantaro192 880 [+] (2023)
Denseco177,88 loĝ./km² [+] [+]

Administra arondismento Troick (Tero)
Administra arondismento Troick (Tero)

Administra arondismento Troick (Moskvo)
Administra arondismento Troick (Moskvo)
DEC

Map
Administra arondismento Troick

Vikimedia Komunejo:  Troitsky Administrative Okrug [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Administra arondismento Troick estas arondismento de Moskvo situanta sud-oriente. Ĝi estas unu el du arondismentoj (la dua estas Nov-Moskva), aperintaj la 1-an de julio 2012, kiam al Moskvo estis aldonita vasta teritorio ĝis limo kun Kaluga provinco. Laŭ la censaj informoj de 2021,[1] ĝia populacio estis 174 403 loĝantoj, signife pli ol laŭ la nombro de 98 750 registrita laŭ loĝantara bilanco de 2013.[2] Laŭ la stato de 2023 temis pri 191 880 loĝantoj[3] - la tendenco pri kresko do provizore daŭriĝas, tute kontraste al la ĝenerala tutlanda konstato pri tutlanda "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", kiun en junio 2011 temigis pri tuta Rusio temigis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[4] La loĝantoj vivas sur areo de 1 084,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 178 loĝantoj/km². La arondismentoj Troick kaj Nov-Moskva estas dividitaj je apartaj teritoriaj unuoj, nomataj poselenije (ruse Поселение, signifo "loĝloko" aŭ "setlejo").

Administra subdivido de la arondismento (oranĝkolore)

La arondismento estas la plej granda en Moskvo laŭ areo kaj en la momento de kreiĝo en julio 2012 estis la malplej granda laŭ loĝantaro. Ĝi limas kun Moskva provinco, Kaluga provinco (distrikto Ĵukov) kaj Nov-Moskva administra arondismento de Moskvo.

Al la arondismento (tute norde de la teritorio, lime al la najbara Nov-Moskva administra arondismento) apartenas estinta urbo Troick.

Arondismento Troick havas eksklavon en Moskva provinco (Maĉiĥino).

La estro estas Dmitrij Nabokin (enoficigita la 8-an de novembro 2013).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la loka kirko dipatrino de Kazan
kaj same loka kirko dipatrino de Tiĥvin