Provincoj de Turkio
El Vikipedio
(Alidirektita el Administra divido de Turkio)
Turkio administre dividiĝas en 81 provincojn - la turka vorto por provinco estas il (pluralo iller). La 81 provincoj estas grupigitaj al sep "popolnombradaj regionoj".
La provincoj estas subdividitaj al subprovincoj (turke ilçe). Ofte la provinca ĉefurbo aŭ "centra subprovinco" donas al la tuta provinco la nomon. Esceptoj estas:
- provinco Hatay (ĉefurbo: Antakya)
- provinco Kocaeli (ĉefurbo: İzmit)
- provinco Sakarya (ĉefurbo: Adapazarı)
La normo por la provincaj kodoj estas ISO 3166-2:TR.
|
||||||||