Administra divido de Hispanio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj

De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita regno.

La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.

Krome, oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo.

En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).

[redakti] Tabelo de provincoj

En la sekva tabelo aperas ĉiuj provincoj de Hispanio, kun ĝia ĉefurbo kaj la aŭtonoma komunumo kiujn ili apartenas.


Provinco Ĉefurbo Aŭtonoma Komunumo
Provinco de Alavo Vitoria Eŭskio
Albacete Albacete Kastilio-Manĉo
Alicante Alicante Valencio
Almerio border‎ Almerio Andaluzio
Asturio Oviedo Asturio
Ávila Ávila Kastilio kaj Leono
Badaĥozo Badaĥozo Ekstremaduro
Barcelono Barcelono Katalunio
Burgoso Burgoso Kastilio kaj Leono
Cáceres Cáceres Ekstremaduro
Kadizo Kadizo Andaluzio
Kantabrio Santandero Kantabrio
Castellón Castelló Valencio
Reĝurbo Reĝurbo Kastilio-Manĉo
Kordovo Kordovo Andaluzio
Korunjo Korunjo Galegio
Cuenca Cuenca Kastilio-Manĉo
Ĝirono Ĝirono Katalunio
Granado Granado Andaluzio
Gvadalaharo Gvadalaharo Kastilio-Manĉo
Gipusko San Sebastián Eŭskio
Huelva Huelva Andaluzio
Huesca Huesca Aragono
Balearoj Palma Palma Balearoj
Jaén Jaén Andaluzio
Leono (Hispanio) Leono (Hispanio) Kastilio kaj Leono
Lérida Lérida Katalunio
Lugo Lugo Galegio
Madrido Madrido Madrido
Malago Malago Andaluzio
Murcio Murcia Murcio
Navaro Pamplono Navaro
Orense Orense Galegio
Palencia Palencia Kastilio kaj Leono
Las Palmas Las Palmas de Gran Canaria Kanariaj Insuloj
Pontevedra Pontevedra Galegio
La Rioja Logronjo La Rioja
Salamanko Salamanko Kastilio kaj Leono
Segovio Segovio Kastilio kaj Leono
Seviljo Seviljo Andaluzio
Soria Soria Kastilio kaj Leono
Tarragona Tarragona Katalunio
Santa Cruz de Tenerife Santa Cruz de Tenerife Kanariaj Insuloj
Teruel Teruel Aragono
Toledo Toledo Kastilio-Manĉo
Valencio Valencio Valencio
Valladolid Valladolid Kastilio kaj Leono
Biskajo Bilbao Eŭskio
Zamoro Zamoro Kastilio kaj Leono
Zaragozo Zaragozo Aragono


mapo de Eŭropo

AlbanioAndoroAŭstrioBelarusioBelgioBosnio kaj HercegovinoBritioBulgarioĈeĥioDanioEstonioFinnlandoFrancioGermanioGrekioHispanioHungarioIrlandoIslandoItalioKroatioLatvioLiĥtenŝtejnoLitovioLuksemburgioMakedonioMaltoMoldavioMonakoMontenegroNederlandoNorvegioPollandoPortugalioRumanioRusioSan-MarinoSerbioSlovakioSlovenioSvedioSvislandoTurkioUkrainioVatikano

Dependaj teritorioj kaj neagnoskataj ŝtatoj: BretonioFeroojĜibraltaroKosovoĈednestrio