Administracia juĝistaro en Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Aŭstrio la Administracia Kortumo (Verwaltungsgerichthof) ekde 1876 kontrolas la observon de la leĝaro far la administracio.

Laŭ la federacia konstitucio ĝi verdiktas pri la kontestoj far la individuoj al la administraciaj aktoj okaze de neglekto de iliaj rajtoj; ĝi tiel povas nuligi la administracian decidon. Okaze de neagado de la administracio ĝi verdiktas pri la afero mem. La leĝo ebligas al iuj institucioj kontesti administracian decidon surbaze de "objektiva" kontraŭleĝeco.

La Kortumo konsistas el 63 membroj, kaj dividiĝas en 21 ĉambrojn el 3 aŭ 5 juĝistoj (laŭ la malfacileco de la aferoj). Ĝi traktas po ĉ. 7 000 juĝaferojn ĉiujare, pri kiuj ĝi verdiktas unua- kaj lastinstance.

La Administracia Kortumo ne rolas kiel konsilanto al la registaro.