Administracia juĝistaro en Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apartigita de la privata juĝistaro, la belga administracia juĝistaro fininstance konsistas el la Ŝtata Konsilio (Conseil d'État, Raad van State). La specifeco de la belga Konsilio estas tio, ke la Konsilion kreis la leĝo de la 23-a de decembro 1946, dum ĝin oni malaperigis en 1830.

Laŭ inspiro de la franca kaj nederlanda modeloj, la belga Ŝtata Konsilio rolas kiel konsilanto kaj juĝisto. Tio rezultas el la artikolo 160 de la konstitucio de la federacia Belgio (redakto de la 17-a de februaro 1994).

Kiel konsilanto rolas la sekcio pri leĝfarado, kiu estas konstitucia konsilanto de la registaraj kaj leĝfaraj aŭtoritatoj.

Kiel juĝisto rolas la sekcio pri administracio, kiu zorgas pri la jurkontestoj de administraciaj decidoj kaj, laŭ la belga konstitucio, pri la jurkontestoj koncerne la politikajn rajtojn.