Administracia juĝistaro en Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la jursistemo Common Law (komuna juro) la administraciajn instituciojn regas la ordinara juro kaj kontrolas:

  • la ordinaraj (privataj) juĝistaroj, eĉ se ene de ĉi-lastaj ekzistas iuj fakoj: ekz. la Queen's Bench Divisional Court de la High Court;
  • la Apelacia Kortumo (Court of Appeal);
  • la Ĉambro de Lordoj kaj ĝia Apelacia Komitato (Appelate Comitee of the House of Lords).

Krome estis kreitaj la administraciaj tribunaloj (administrative tribunals), kiuj fakiĝas pri specifaj aferoj: enmigrado, socialaj servoj, impostsistemo k.a. Ĉar ili estas parto de la administracio, ili ne estas tiaj administraciaj tribunaloj, kiaj sur la eŭropa kontinento. Sed ili sekvas proceduron, kiu donas specifajn garantiojn. Iliaj decidoj estas kontesteblaj antaŭ la ordinaraj juĝistaroj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.