Administracia juĝistaro en Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Finnlando la administracia juĝistaro konsistas el:

  • la regionaj administraciaj kortumoj (unuainstancaj);
  • la Supera Administracia Kortumo.

La Supera Administracia Kortumo verdiktas pri la laŭleĝeco de la administraciaj decidoj; tiujn ĉi la Kortumo povas nuligi kaj laŭokaze reformi. Kontraŭe la plimulto de la juĝaferoj pri respondeco de la administracio falas en la jurisdikcion de la privata/civila juĝistaro.

La Kortumo konsistas el unu prezidanto (nomumita de la respublika prezidento) kaj 24 membroj (nomumitaj de la respublika prezidento post propono de la Kortumo).

La Kortumo verdiktas apelacie, aŭ unua- kaj lastinstance por la decidoj de la landaj administraciaj aŭtoritatoj.

Ĝi povas doni sian opinion pri leĝprojektoj laŭ peto de la Ministrara Konsilio, kaj pri alprenitaj, ne jam promulgitaj leĝoj laŭ peto de la respublika prezidento. Al la prezidento ĝi povas proponi leĝmodifojn. Diversaj ministrejoj neformale petas al ĝi opinion pri leĝprojektoj. Ĝiaj opinioj kaj proponoj estas publikaj.