Admonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Admonoj, Admonoj[1] de reĝo Sankta Stefano al princo Imre (Emeriko), estas la unua leĝo prenita al la Corpus Juris Hungarici, la unua leĝaro de Sankta Stefano el la jaro 1027, la plej grava hungara literatura verko de la periodo, latinlingva verko Admitiones (Admonoj) de reĝo Stefano al sia filo, tronheredanto Imre (Emeriko). La teksto de la Admonoj postrestis en kodeksoj el la 15-16-aj jarcentoj, la Kodekso Thuróczy kaj Ilosvay, kiuj mencias ĝin kiel unuan leĝaron de Sankta Stefano (Decretum Sancti regis Stephani).

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ne estas vera leĝo, ĉar ĝi ne enhavas ĝeneralajn regulojn de sinteno (per la vortoj de Dezső Márkus: „Admonoj ne estas leĝo, sed ĝi enhavas tiujn etikajn kaj regajn konsilojn kaj admonojn, kiujn onidire la reĝo kiel patro diris al sia filo: princo Imre”). La tekston supozeble iu ekleziulo (tre reale, ke Asrik, (ĉefepiskopo) Asztrik , Anasztáz) vortumis, tamen ĝia pensenhavo estas opinieble sugestita de Sankta Stefano. Admonoj estas verkita en ofta ĝenro de la mezepoko, populariĝinta kiel princospegulo post la malfondiĝo de la Karolinga Imperio. La princospeguloj havis simplan, tamen des pli noblan celon; tiujn tralegante devis kompreni la regantoj, kiaj ili devas transformiĝi, do kiel iĝi bona, justa, saĝa kaj forta reĝo. La verko konsistas el dek ĉapeloj kun tre forte religiaj enhavo kaj aludoj. Gravecon de la religio spegulas pli bone nenio, ol ke pli ol duono de la dek ĉapitroj okupiĝas pri la kristanaj religio kaj eklezio. Konvene al la pretendoj de la erao oni verkis ĝin en levita tono, ĝi komenciĝas tiel: „Mi sentas profunde, kion Dio kreis pro sia bontrovo, kion li ordonis pro sia iu definitiva decido, kaj sur la vastaj ĉielaj firmamentoj, kaj sur ĉi-vastejoj teraj, ĉion vivigas kaj ordonas leĝo de saĝo.” Dum la pasinta tempo la teksto verkita origine en la latina lingvo ekhavis eĉ plurajn hungarigojn. La ĉi-supra esperantigo estas farita laŭ la hungarigo de Gyula Nagy por la eldono de Corpus Juris Hungarici 1896. En la 20-a jarcento fariĝis ankaŭ pli modernaj tradukoj, la postaj citaĵoj estas el iu tia.

Problemoj de signado[redakti | redakti fonton]

La signado de la tekstoj restintaj post la reĝo Stefano la 1a ne estas unusenca. Corpus Juris Hungarici (’Leĝaro de Hungario’) el 1896 nomas la Admonojn „Unua Libro de la Dekretoj de reĝo Sankta Stefano la 1a, la aliajn leĝojn kune „Dua Libro de la Dekretoj de reĝo Sankta Stefano”. La novaj tradukoj parolas pri leĝaroj I-a kaj II-a, disduigante la ĉi-lastan. La kaŭzo estas, ke la moderna jur- kaj historisciencoj la Admonojn ne konsideras plu leĝo, respektive estas konstatite, ke la leĝaro enhavita antaŭe en la Dua Libro verdire devenas el du diversaj tempopunktoj. La unua parto estiĝis supozeble tuj post 1000, la dua parto inter 1030-1038 (laŭ iuj opinioj dum 1009). Tial, ĉar la aŭtoroj kaj la eldonaĵoj ne signas, ĉu la signado estas tradicia, aŭ pli nova, estas malfacile identigi la opajn leĝarojn kaj la entenatajn dekretojn (ĉapitrojn).

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

La admonoj konsistas el 10 ĉapitroj:

I.Pri la protektado de la katolika religio[redakti | redakti fonton]

"Tial, ĉar la rangon de reĝa digno povas akiri nure nur kredantoj kaj konfesantoj de la romkatolika religio, en niaj dekretoj la unualokito estas la sankta religio.” Stefano alvokas sian filon por protekti la apostolan kredon, doni ekzemplon al la subuloj, deturniĝi de la herezo. Li atentigas sian filon ankaŭ pri tio, ke la religion oni povas kompletigi nur per bonfaroj.

II. Pri la estimo de la eklezia ordeno[redakti | redakti fonton]

"En la reĝa palaco post la kredo la duan lokon okupas la eklezio, kiun prisemis unue nia kapo, Kristo, poste liaj membroj, do, la apostoloj kaj la sanktaj patroj transplantis ĝin forte radikigante kaj disvastigante ĝin tra la tuta mondo.” La sanktan eklezion oni devas protekti per ĉiutage renoviĝanta strebado, por ke ĝi kresku kaj ne malkresku, ja kiu ruinigas la eklezion, tiu kripligas la korpon de Kristo kaj tial meritas punon.

III. Pri la estimo al la ĉefpastroj[redakti | redakti fonton]

"Ornamo de la reĝa krono estas la ordeno de la ĉefpastroj, tial en la reĝa hierarkio ili havas la trian lokon, kara filo, ili estu viaj korifeoj, gardu ilin, kiel vidpovon de viaj okuloj."

La sanktoleitojn de Dio devas ĉirkaŭpreni estimo kaj apreco, oni ne rajtas ilin malpurigi per falsaj akuzoj antaŭ la publiko, la reĝa regado povas esti benita de Dio nur tiel. La kulpajn pastrojn oni devas atentigi kvar fojojn pri la kulpo, kaj se ili eĉ poste ne silentas, tiam oni devas anonci ilin al la eklezio.

IV. Pri la estimo al la korifeoj kaj bravuloj[redakti | redakti fonton]

"Kvara ornamo de la regado estas la fidelo, fortoj, strebado, volonteco kaj konfido de la korifeoj, ĵupanoj, bravuloj. Ĉar ili estas defendaj muroj de via lando, protektantoj de la malfortuloj, ekstermantoj de la malamikoj, multobligantoj de la regionoj.” Li alvokas la atenton de Imre pri tio, ke la korifeoj kaj bravuloj, soldatoj ne estas igeblaj servistoj. Oni devas regi pace, ĉar la orgojlo povas iun ajn forpuŝi de sur la trono, eĉ la fortoj de la bravuloj povas sentronigi malameman reĝon.

V. Pri la prava prijuĝo kaj praktikado de la pacienco.[redakti | redakti fonton]

"La praktikado de la pacienco kaj la prava prijuĝo estasla kvina ornamaĵo de la reĝa krono.” Juĝi pri la malgrandaj aferoj estas tasko de la juĝistoj, sed en la pli ampleksaj aferoj oni devas juĝi kun pacienco kaj mizerikordo.

VI. Pri la enakcepto kaj prizorgado de la gastoj.[redakti | redakti fonton]

"La gastoj kaj la fremduloj portas tiel grandan utilon, ke ili merite staras sur sesa loko de la reĝa hierarkio.” Stefano mencias la ekzemplon de Romo iĝinta pli glora, ĉar „multaj nobluloj kaj saĝuloj amasiĝis tie el multaj diversaj regionoj”. La fremduloj alportis diversajn lingvojn, kutimojn kaj armilojn, kaj per tiuj ili fortimigis la malamikaron kaj altigis la brilon de la kortego. Ĉar estas malforta tiu lando, kiu havas nur unusolan lingvon kaj kutimon. Tial Stefano instigas sian filon prizorgi la alvenintojn (…"Ĉar la unulingva kaj unukutima reĝlando estas malforta kaj falema. Pro tio mi ordonas al vi, filo, ke la alvenintojn bonvole prizorgu kaj estimu, por ke ili prefere restadu ĉe vi ol ili loĝu en aliaj lokoj.”)

VII. Pri graveco de la konsilio[redakti | redakti fonton]

"Sur la reĝa altaĵo la konsilio pretendas la sepan lokon. La konsilio starigas reĝojn, decidas pri sorto de reĝoj, defendas la patrujon,pacigas la batalon, ĝi rikoltas venkojn, ĝi forpelas la atakantajn armeojn, ĝi envokas la amikojn, ĝi kondztuigas urbojn, kaj ĝi ruinigas malamikajn fortikaĵojn.” Li atentigas la filon, ke la konsilio havas grandan potencon, tial oni povas ĝin konstigi nur el la plej saĝaj kaj plej reputaciaj homoj. Li donas lokon ankaŭ al junuloj en la konsilio, sed iliajn konsilojn oni devas rekontroli kune kun la saĝuloj.

VIII. La filoj sekvu la antaŭulojn[redakti | redakti fonton]

"Sekvi la antaŭulojn okupas la okan lokon en la reĝaj devoj. La plej granda reĝa ornamo estas, laŭ mia scio, sekvi la reĝajn antaŭulojn, imiti la gepatrojn.” Tiu malobeas la diajn leĝojn, kiu ne estimas siajn praulojn. Stefano la malobeon komparas kun la pesto, kaj li alvokas sian filon neniam preteratenti liajn leĝojn, kaj li senkondiĉe sekvu la kutimojn.

IX. Pri la preĝado[redakti | redakti fonton]

"La preĝado estas la plej granda sekvo de la reĝaj benoj, tial ĝi ektintas en la naŭa regulo de la reĝa digno. La daŭra preĝado estas puriĝo de la kulpoj kaj senkulpigo.” La atenton de Imre li fokusigas al la praaj preĝoj, ĉar nur pere de ili li povas iĝi grava reĝo. Li admonas lin krome preĝi kontraŭ la pigreco kaj nescio, por akiri la virton, respektive por venki super la malamikoj kaj por vivi en paco.

X. Pri la graco kaj indulgo, respektive pri la aliaj virtoj[redakti | redakti fonton]

"Mezuro de virtoj kompletigas la reĝan kronon, kaj el ornoj la deka. Ĉar la reganto de virtoj estas Reĝo de Reĝoj, same kiel lia ĉiela armeo konsistas el dek taĉmentoj, tiel via vivtenado rondiĝu el dekalogo.” Li petas, ordonas al sia filo praktiki la gracon, indulgon, paciencon, fortojn, humilecon, moderecon, modeston, honeston kaj pudoron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Intelmek en la hungara Vikipedio.

Referencoj / Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spegul-traduko de hungara artikolo Intelmek, tradukita de Imre Szabó.