Ado Ekiti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ado Ekiti (ofte sufiĉas Ado) estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Niĝerio.

Loko de Ado Ekiti sur mapo de Niĝerio

Bazaj informoj

Geografio

Ado Ekiti situas sur montetaro en la sudokcidenta sekcio de la lando. Ibadano situas 148 km.

Historio

Oni konjektas, ke tiu tereno estis loĝata jam antaŭ jarmiloj. La britoj prenis la kontrolon en 1893. Ado Ekiti iĝis administra centro en 1913. Nuntempe plejparte joruboj vivas en la metropolo, ili havas diversajn religiojn.

Ekonomio

Ado Ekiti estas centro de komercado por la terkultiva regiono. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maniokojn, grenojn, fabojn kaj tabakojn. Ekde la 1950-aj jaroj oni okupiĝas ankaŭ pri rizoj.

Klimato

Ado Ekiti situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 13 kaj 32 °C. Jare pluvas ĉ. 1000 mm.

Trafiko

El Ado Ekiti vojoj kuras al 4 direktoj. Inter ili la plej grava estas al Akure.

Fontoj

  • Angla kaj kroata Vikipedioj
  • mapo
  • [1]