Adolf Ágai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Ágai
Adolf Ágai en 1876
Adolf Ágai en 1876
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1836 (1836-03-31)
en Jánoshalma
Morto 22-an de septembro 1916 (1916-09-22) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukistoverkisto
vdr

Adolf ÁGAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ágai Adolf estis hungara kuracisto, ĵurnalisto, redaktoro, membro de Societo Kisfaludy.

Adolf Ágai naskiĝis kiel Rosenzweig Adolf la 31-an de marto 1836 en Jankovác. Li mortis la 22-an de septembro 1916 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Ágai devenis el pola-juda familio. Li komence vivis en nuntempa Kroatio, havanta la kroatan lingvon. Li frekventis lernejojn en Nagyabony, Pest (urbo) kaj Nagykőrös, universitaton en Vieno, dume li lernis hungare. Poste li vojaĝis al Eŭropo, Azio kaj Afriko. Li debutis verkisto en 1854, poste li ofte verkadis al diversaj periodaĵojm parte hungare, parte germane. Inter 18701879 li redaktis revuon, dume li ankaŭ tradukadis kaj fondis periodaĵon. Liaj pseŭdonimoj estis Porzó, Náday Ezüstös, Dr. Tőkés, K. T., Kappan Tóbiás, Forgó János, Csicseri Bors, Spitzig Iczig, Lengenádfalvay Kotlik Zirzabella, Tallérosy Zebulon, Hirviszi Bibicz Misi, Forgó bácsi, Nemo, Ali, M. B. és ▽ Χ.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ilona 1861 tradukita romano
  • Gyermek humor 1877
  • Gyöpre magyar! elektitaj ŝercoj, historietoj, kantoj 1879
  • Forgó bácsi gyermekszinháza 16 teatraĵetoj 1882
  • diversaj kalendaroj tiutempe popularaj
  • Forgó bácsi képes könyve poemoj kaj fabeloj 1887

Fontoj[redakti | redakti fonton]