Adolf Branald

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf BRANALD (naskiĝis la 4-an de oktobro 1910 en Prago - mortis la 28-an de septembro 2008 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj por junularo pri famaj personoj aŭ okazaĵoj (ekz. pri historio de aŭtomobilismo, aviado, teatro ks.).

Li naskiĝis en aktora familio kaj spertis multajn profesiojn, antaŭ ol li fariĝis verkisto.

Verkoj

  • Stříbrná paruka (Arĝenta peruko, 1947)
  • Severní nádraží (Norda stacidomo, 1949)
  • Lazaretní vlak (Lazareta trajno, 1950)
  • Chléb a písně (Pano kaj kantoj, 1952)
  • Hrdinové všedních dnů (Herooj de la ordinaraj tagoj, 1953)
  • Tisíc a jedno dobrodružství (Mil kaj unu aventuro, 1955)
  • Dědeček automobil (Avo aŭtomobilo, 1955) - filmita
  • Vandrovali vandrovníci (Vagadis la vagantoj, 1956)
  • Král železnic (La reĝo de fervojoj, 1959)
  • Skříňka s líčidly (Ŝminkujo, 1960)
  • Ztráty a nálezy (Perdoj kaj trovoj, 1961)
  • Vizita (Ĉefkuracista kontrola vizito, 1967) - filmita
  • Důvod k zabití (Motivo por mortigo, 1969)
  • Valšík z Longerina (Valso el Longerino, 1972)
  • Zlaté stíny (Oraj ombroj, 1980)
  • My od divadla (Ni de la teatro, 1983)
  • Zrození velkoměsta (Naskiĝo de grandurbo, 1985)
  • My od filmu (Ni de la filmo, 1988)
  • Andělské schody (Anĝelaj ŝtuparoj, 1990)