Adolf Divald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Divald
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1828 (1828-06-01)
en Banská Štiavnica
Morto 12-an de novembro 1891 (1891-11-12) (63-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Károly Divald
Okupo
Okupo forestry engineer
vdr

Adolf DIVALD, laŭ hungarlingve kutima nomordo Divald Adolf estis hungara inĝeniero pri arbaroj, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1864). Lia frato estis József Divald.

Adolf Divald [1] naskiĝis la 1-an de junio 1828 en Hungara reĝlando, en urbo Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 12-an de novembro 1891 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Divald frekventis mezlernejon kaj akademion en sia naskiĝurbo, sed li interrompis la lernadon por esti soldato en la Hungara revolucio de 1848. Post falo de la liberecbatalo li akiris diplomon en la akademio, poste li eklaboris kiel arbaristo en diversaj partoj de tiutempa Hungario. En 1862 li partoprenis en fondo de grava arbara fakrevuo, poste li evoluis la hungaran lingvon pri arbaraj vortoj. En 1870 li ricevis nobelecon. En 1879 li partoprenis en kodiga laboro pri leĝo de arbaroj. En 1889 li emeritiĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az erdészeti magyar irodalom ügyében (1861)
  • Zur ungarischen Forstliteratur (1861)
  • Magyar-német és német-magyar erdészeti műszótár (Hungara-germana kaj germana-hungara arbara fakvortaro) (1868)

Fontoj[redakti | redakti fonton]