Adolf Eichmann
Adolf Eichmann | |
Adolf Eichmann en 1962 | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1906 en Solingen, Germana imperio |
---|---|
Morto | 31-an de majo 1962 en Ŝablono:Flagicon Ramlo, Israelo |
Soldata kariero | |
Rango: | Obersturmbannführer, SS |
Deĵoris en: | Nazia Germanio |
Speco: | Schutzstaffel |
Militoj: | Dua mondmilito |
Adolf EICHMANN [á:-dolf ájĥ-man] (naskiĝis la 19-an de marto 1906 en Solingen, mortis 31-an de majo 1962 en Ramlo) estis altranga funkciulo de nazia Germanio, membro de SS (Schutzstaffel) kaj militkrimulo, unu el ĉefaj organizantoj de holokaŭsto.
Li ĉefe respondecis por la organizado de la ekstermo de milionoj da homoj dum la holokaŭsto, precipe la judoj. Tio nomiĝis “la fina solvo”.
Li organizis la identigon kaj transportadon de homoj al diversaj koncentrejoj. Tial oni ofte nomas lin la ĉefekzekutisto de la tria regno.
Kiel infano, Eichmann havis malpalan vizaĝkoloron kaj aliaj infanoj ofte mokriproĉis lin ĉar li aspektis kiel judo.
En 1934 li deĵoris kiel SS-kaporalo ĉe la koncentrejo Dachau kie li gajnis la aprobon de Reinhard Heydrich. En 1935 li vizitis Palestinon por taksi la eblecon entute ekzili la judojn al Palestino, tamen la tieaj britaj instancoj eklernis pri liaj negocoj kun la lokaj araboj kaj forpelis lin.
Eichmann partoprenis la Wannsee-konferencon dum 1942 kie oni diskutis kaj faris decidojn pri “la fina solvo de la juda problemo”.
Oni promociigis Eichmann al la rango de SS-Obersturmbannführer kaj li iĝis la ĉefo de la Gestapo fako IV B 4. Tiu fako respondecis pri la organizado kaj transportado rilate al la eksterminado de la judoj.
Post la dua mondmilito Eichmann estis kaptita de usonaj soldatoj. Tamen en 1946 li sukcesis eskapi kaj post multjara vagado li ekloĝis en Argentino en 1958 uzante la nomon Ricardo Klement. Li estis forkaptata de Peter Malkin de Mossad (Israela sekret-servo) la 11-an de majo 1960 kaj oni kaŝtransportis lin al Israelo. Post proceso en Jerusalemo oni mortkondamnis lin kaj li estis pendumita la 31-an de majo 1962. Tio estis la sola mortpuno iam efektivigita en Israelo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Literatura.
- Tuviah Friedman Institute of Documentation Israel - Captured Eichmann by Germany National Bibliothek
- Lothar Hermann Coronel Suarez a Blind man captured Adof Eichmann Korrespondenz ( Orginal )
-
"Guilty! Eichmann to Hang" (Kulpas! Eichmann pendonte) (informo)
- Usona novaĵraporto pri la proceso de Eichmann, de la usonaj naciarkivoj
- Ĉu problemoj pri vido? Vidu la helpon en angla lingvo.