Adolf Heyduk
| Adolf Heyduk | |
|---|---|
| ĉeĥa poeto | |
| Naskiĝo | 7-a de junio 1835 en Předhradí, Ĉeĥio |
| Morto | 6-a de februaro 1923 en Písek, Ĉeĥio |
| Portalo pri Homoj | |
Adolf HEYDUK (naskiĝis la 7-an de junio 1835 en Předhradí - mortis la 6-an de februaro 1923 en Písek) estis ĉeĥa poeto.
Enhavo |
[redakti] Biografio
Post fino de studoj de teknikumo en Brno kaj Prago li laboris kiel mezlerneja instruisto pri desegnado kaj konstruarto en Písek, kie li edziĝis kaj kie mortis liaj du filinetoj, kio senteble respeguliĝis en lia arta verkaro. Li havis fortan korinklinon al Slovakio, li estis influita ankaŭ de siaj vojaĝoj tra Italio, Germanio kaj Krimeo.
En la novrenesanca domo en Tyršova strato en Písek, kie li loĝis kaj mortis, estas instalita Memordomo pri Adolf Heyduk (filio de la Muzeo de la regiono Prácheň). Ĝi informas ne nur pri la vivo kaj verkaro de la artisto, sed samtempe estas interesa atesto pri la urbana vivstilo de la unua triono de la 20-a jarcento.
[redakti] Verkaro
Heyduk estas aŭtoro de entute ĉirkaŭ 60 poemkolektoj. Li verkis plejparte lirikan poezion kun oftaj temoj pri sudbohemia kaj slovaka naturo, amo al virino kaj al infanoj.Por liaj poemoj estas tipa formo de kanto, tial multaj liaj verkoj estis muzikigitaj - ekz. de Antonín Dvořák, Vítězslav Novák, Karel Bendl k.a.
La ĉefaj poemkolektoj:
- Básně (Poemoj, 1859)
- Karyatidy (Kariatidoj, 1862)
- Nástin bájesloví slovanského a germánského
(Skizo pri mitologioj slava kaj ĝermana, 1864)
- Básně II (Poemoj II, 1865)
- Lesní kvítí (Arbaraj floroj, 1873)
- Milota z Dědic (Milota el Dědice, 1874)
- Cimbál a husle (Zimbalono kaj violono, 1876)
- Hořec a srdečník (Genciano kaj leonuro, 1876)
- Ptačí motivy (Birdaj motivoj, 1897)
[redakti] En Esperanto aperis
- Sonorilo, en: La Nica literatura revuo, n-ro 5/1, p. 29. Tradukis Rudolf Hromada.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Memordomo pri Adolf Heyduk en Písek ĉeĥlingve, kun fotogalerio