Adolfas Klimas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolfas Klimas (naskiĝis la 16-an de junio 1889 en la vilaĝo Kušliškiai, komunumo Kalvarija, Litovio; mortis la 9-an de oktobro 1985 en Cleveland, Usono) estis litova ĵurnalisto kaj esperantisto. Li lernis Esperanton en 1910 kaj laboris ĉefe en la suda landparto, en la komunumoj Marijampolė kaj Kalvarija. Post restado en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo inter la jaroj 1912 kaj 1918, li en Litovio estis redakciano de la gazetoj „Lietuvos aidas“, „Lietuvos ūkininkas“, „Darbas“, „Saulėtekis“, „Varpas“, „Trimitas“ kaj ekde 1937 de la ĉiutaga gazeto „Šiandien“.

jen iuj volumoj de la "Enciklopedio de Litovoj" (Lietuvių enciklopedija), eldonita en Bostono inter 1953 kaj 1987, en kiu kunlaboris Adolfas Klimas

Li verkis lernolibron de Esperanto en 1921 kaj kunlaboris al Litova Almanako.[1] Al la Enciklopedio de Esperanto de 1934 li kontribuis kiel redaktanto. Post la Dua Mondmilito li vivis kiel rifuĝinto en Kempten (Germanio)[2], kaj poste plumigris al la usona urbo Cleveland, kie li kunlaboris en la litovlingva gazeto "Naujienos" ("novaĵoj") de Ĉikago, en la "Enciklopedio de Litovoj" (Lietuvių enciklopedija, eldonita en Bostono), kaj mortis en 1985.

Fontoj

  1. Enciklopedio de Esperanto, 1934 (jen rete)
  2. Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.