Adolphe Thiers
Louis Adolphe THIERS, pli komune nomita Adolphe Thiers, (Marseille, 15-a de aprilo 1797 - Saint-Germain-en-Laye, 3-a de septembro 1877), franca historiisto kaj politikisto. Li menciinde estis ministro kaj konsiliprezidento dum la julia monarĥio, députito dum la 2-a Imperio kaj la unua Prezidento de la Respubliko okaze de la kreo de la Tria Respubliko. Li fifamiĝis kiel buĉinto de la Pariza Komunumo en 1871 estante prezidanto de la provizora registaro.
En 1864 li membriĝis en Hungara Scienca Akademio.
|