Adonis González Meana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Adonis González Meana
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1926 (1926-11-30)
Morto 4-an de aŭgusto 1996 (1996-08-04) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Adonis GONZÁLEZ MEANA (1927 - 4-an de aŭgusto 1996) estis hispana esperantisto, vicprezidanto de Astura Esperanto-Asocio, vicdelegito kaj delegito en Oviedo kaj Gijón 25 jarojn.

Komence de 1953, Adonis kun lia frato Alcibiades fondis en El Entrego (Langreo, Asturio) Esperanto-rondon nomatan La Verda Kolombejo, kiu fariĝis la lulilo de la astura movado, precipe post ilia translikiĝo al Ĥiĥono. La organo de la klubo Heleco ankoraŭ estas la nomo de la revuo de Astura Esperanto-Asocio.

Li estis vicsekretario de Hispana Esperanto-Federacio (1954).