Adopto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adopto estas oficiala, laŭleĝa akto, laŭ kiu estiĝas gepatra-gefila interrilato inter gepatroj kaj gefiloj, kiuj ne havas biologian parencecon. Tio estas konata sur la tuta mondo kaj ekzistis jam en la antikvo.

En la praaj socioj, kulturoj, la adopto celis plej ofte certigi la vir-branĉan daŭran heredeblecon. La adoptito estis viro kaj gravis ĉefe nur la ĉimonda bonfarto de la adoptanto.

La hodiaŭaj juro kaj praktiko servas la bonfarton de la infanoj, tiel la adopto estas parto de la ŝtata junulardefenda programo. La celo estas elformi la gepatran-gefilan kontakton, kies utilecon pruvas multaj sociologiaj kaj psikologiaj esploroj. La adopto gravis unuafoje post la unua mondmilito, kiam aperis multaj orfoj kaj multaj infanoj naskiĝis ekster geedzeco.

Kvankam eblas adopti eĉ plenkreskulon, la leĝoj celas antaŭ ĉio la infanojn. Por adopti pli aĝajn infanojn, oni devas akiri eĉ interkonsenton de la junulo (plej ofte pli ol 12 aŭ 14 jaroj). La instanco pri kuratoreco ekzamenas la estontan hejmon, cirkonstancojn, provtempon.

La jurajn detalojn de adopto priskribas la landaj leĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]