Adrar (Alĝerio)
El Vikipedio
Adrar (arabe أدرار) estas urbo en Alĝerio kaj administra centro de la samnoma provinco. La urbo havas ĉ. 93.500 loĝantojn kaj situas en oazo en la Saharo. La homoj okupiĝas ĉefe pri agrikulturo en la urbo. La irigacio okazas ĉefe per metodo nomata kanato.
[redakti] Trafiko
Je 10 km de la urbo ekzistas la flughaveno "Tuat Ĉeiĥ Sidi Mohamed Belkebir", kiun uzas ĉefe Air Algerie.