Adresaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adresaro estas kolekto de adresoj, kiuj havas ion komunan. Ili povas esti adresoj de konatoj, klientoj, telefon-posedantoj, korespondemuloj, membroj de organizaĵoj aŭ adresoj de organizoj, de firmaoj, institucioj k.s. Pluraj organizaĵoj aŭ unuopuloj eldonas adresarojn de korespondemuloj.

La adresaro povas havi formon de folio, kajero, librokomputila dosiero.

Kolektado de adresoj estas iomete tikla afero, ĉar adresaroj estas facile misuzeblaj. En pluraj landoj ekzistas specialaj leĝoj pri protektado de personoj, kiuj ankaŭ diras, sub kiaj kondiĉoj oni povas adresojn kolekti, teni, respektive publikigi. Nuntempe la eldonado de adresaroj estas limigita de la supre menciitaj leĝoj.

En Esperanto-movado

La Esperanto-movado de sia komenco eldonadis adresarojn por esperigi kaj kuraĝigi esperantistojn, montri al ili, ke ili ne estas solaj kaj izolaj, ebligi al ili reciprokan korespondadon, vizitadon, kunlaboron (vidu: Unua adresaro, Adresaro de Esperantistoj, Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj, BES-a Adresaro).

Adresaro de la nuntempa movado de Jarlibro de UEA, kiu enhavas adresarojn de esperantistaj organizoj kaj de la Delegita reto de UEA.

Pasporta Servo prezentas adresaron de personoj, kiuj volontas loĝigi en sia hejmo vojaĝantajn esperantistoj (malmultekoste aŭ senkoste, sed ĉiam post antaŭa interkonsento).

Fine de oktobro 2012 aperis reta adresaro de la fondaĵo Esperanto Internacia. La adresaro troviĝas ĉe http://www.adresaro.org. La adresaro iom diferencas de aliaj adresaroj, ĉar temas pri kombinita adresaro, kiu enhavas parton por vojaĝemuloj, parton por korespondemuloj kaj ĝeneralan adresaron.

Vidu ankaŭ