Adrianus Turnebus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrianus Turnebus
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1511 (1511-11-30)
en Les Andelys
Morto 12-an de junio 1565 (1565-06-12) (53-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj latinameza franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Kolegio de Francio
Familio
Infano Odet de Turnèbe
Okupo
Okupo presisto • lingvisto • poeto • universitata instruisto • klasikisto • tradukistofilozofo
vdr

Adriano Turnebo (1512-1565) (* Les Andelys (Eure), en la 1512 - Parizo, en la 12-a de Junio 1565) estis klasika franca poeto, humanisto, filologo kaj klerulo, kaj patro de la helenisto Odet de Turnèbe (1552-1581)[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en urbo Les Andelys, Normandio. Kiam li estis 12-jara li estis sendita al Parizo por studi en la universitato, kaj li altiris grandan atenton pro siaj notindaj lertoj. Post okupi la postenon kiel profesoro pri beletristiko en la Universitato de Tuluzo, en 1547, li reiris al Parizo, kiel reĝa profesoro pri la greka en la Reĝa Kolegio. En 1562, li interŝanĝis ĉi tiun postenon je la katedro de greka filozofio.

En 1552, oni komisiis lin je printado de grekaj libroj ĉe la reĝa presejo, kie li helpis lian amikon Guillaume Morel (1505-1564)[2]. Joseph Justus Scaliger estis lia lernanto. Li mortis pro tuberkulozo en la 12-a de junio 1565, en Parizo.

Michel de Montaigne skribis ke li "scipovis pli kaj plej bone, tion, kion li scipovis, ol iu ajn homo liaaĝe aŭ el multaj epokoj en la pasinteco. Liaj verkoj konsistas je filologiaj disertacioj, komentarioj (sur Esĥilo, Sofoklo, Teofrasto, Filo de Aleksandrio kaj partoj de Cicerono), krom tradukoj el grekaj aŭtoroj en la latinan kaj francan. Lia filo Étienne publikigis lian kompletan verkaron en tri-volumoj (Estrasburgo, 1600), kaj lia filo Adrien publikigis lian "Adversaria", entenante klarigojn kaj korektadojn pri sennombraj eltiraĵoj el klasikaj verkistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adriani Turnebi libelli de Vino, Calore et Methodo, nunc primum editi. Cum Aristotelis lib. de his quæ auditu percipiuntur, ab eodem Turnebo latinitate donato. Parisiis: C. Morellus, 1600
  • De Vino Libellus. Cum Proœmio J. Caselii. ... Ejusdem Caselii Ad Latinam Linguam Accuratius Discendam Cohortatio., 1600
  • Adversaria - 1564
  • M. Tullii Ciceronis Opera Philosophica Ex Recensione Ioannis Davisii Et Cum Commentario Eius. Edidit R.G. Rath. (Post Rathii Obitum Curavit Chr. Godofr. Schütz.).
  • C. Plinii Secundi in XXXVI. Libros Naturalis Historiae Præfatio, Ad Veterum Codicum Fidem Per A. Turnebum Emendata, Et Annotationibus Illustrata 1556
  • De Nova Captandae Utilitatis E Literis Ratione Epistola, Ad Leoquernum. 1559
  • Æschyli Tragoediæ ... Cum ... Commentario Thomæ Stanleii; Et Notis F. Robortelli, A. Turnebi, H. Stephani Et G. Canteri, Curante Joanne Cornelio de Pauw, Cujus Notæ Accedunt
  • De primo frigido - 1552
  • De legibus, Marcus Tullius Cicero, 1596
  • Horatium commentarius ... 1604

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj