Adrienne Lecouvreur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrienne Lecouvreur
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1692 (1692-04-05)
en Damery
Morto 20-an de marto 1730 (1730-03-20) (37-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Profesio
Okupo salonestrino • teatra aktoro • aktoro vd
Laborkampo teatro • aktorado vd
Aktiva dum 1717– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Adrienne Lecouvreur
Musée des Beaux-Arts de Châlons-en-Champagne

Adrienne LECOUVREUR (naskiĝis Adrienne Couvreur ĉe Damery (Marne) proksime de Épernay la 5-an de aprilo 1692, mortis en Parizo la 20-an de marto 1730) estis franca aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi ludis en Mithridate de Jean Racine, la 14-an de marto 1717. En junio samjare, ŝi eniris en la trupo de la Franca Komedio. Ŝi volis ludi Celimenon en Le Misanthrope, sed ŝi devis rezigni ĉar la publiko malakceptis vidi ŝin en komedio ĉar ŝi bone ludis tragedion.

Ŝi havis amrilatojn kun Maurice de Saksio, kaj kun Voltaire kies kelkaj tragedioj ŝi ludis.

En 1730, okazis al Voltaire io, kion li memoros je la horo de sia morto, kortuŝis kaj skandalis lin. Li estis kun Adrienne Lecouvreur, kiu estis ludinta liajn teatraĵojn kaj kun kiu li estis havante rilaton, kiam ŝi mortiĝis. La pastro de la paroĥo de Saint-Sulpice malakceptis entombigi ŝin (Francio estis tiam la nura katolika lando kie la aktoroj suferis pro ekskomuniko). La kadavro devis esti metita sur ĉaro ĝis malgrava tereno ĉe la limo de la urbo kie ŝi estis enterigita sen ajna monumento por marki ŝian tombon. Kelkajn monatojn poste mortiĝis en Londono aktorino, s-ino Oldfield, kaj tiu estis enterigita en la Abatejo Westminster. Por Voltaire kiu faris la komparon, la afero estis absolute malakceptebla.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Sarah Bernhardt ludis ŝian rolon en la teatraĵo Adrienne Lecouvreur de Eugène Scribe.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adrienne Le Couvreur, Lettres d'Adrienne Le Couvreur, Plon, 1992 OCLC 83648339; réédition Bibliobazaar, 2009
Biografioj
  • Pierre Germain, Adrienne Le Couvreur : tragédienne, Fernand Lanore, Paris, 1983 OCLC 70715377
  • Catherine Clément, Adrienne Lecouvreur, ou Le Cœur transporté, Éditions J'ai Lu, 1997 (ISBN 2-277-23957-7)
  • Christiane Marciano-Jacob, Adrienne Lecouvreur, l'excommunication et la gloire, Éditions Coprur, 2003 (ISBN 2-84208-111-X )

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]