Advento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Advento estas la tempo antaŭ kristnasko, dum kiu kristanaj kredantoj de okcidentaj eklezioj anime prepariĝas al la festo. Ĝi simbolas la atendon de Jesuo Kristo kiel elaĉetinto.

La daŭro de tiu tempo estas malsame interpretebla. Por la okcidentaj kristanaj eklezioj ĝi komenciĝas je la kvara dimanĉo antaŭ kristnasko; tiu dato povas varii inter la 27-a de novembro kaj la 3-a de decembro. La unua adventa dimanĉo samtempe estas la komenco de la eklezia jaro. Por infanoj, kiuj havas "adventan kalendaron" kun faketoj, el kiuj ili ĉiutage rajtas preni pecon da frandaĵo, advento komenciĝas je la 1-a de decembro. Laŭ PIV ĝi daŭras kvar semajnojn.

Adventaj kutimoj ampleksas, krom adventaj kalendaroj, adventan kronon el abiajpinaj branĉetoj kun kvar kandeloj, el kiuj oni ĉiudimanĉe ekbruligas unu plian.

Advento ankaŭ estas termino de kelkaj eklezioj por la dua veno de Kristo.

Etimologie la vorto venas de la latina vorto adventus (=alveno), de advenire (= alveni).

Eksteraj ligiloj

greke http://www.cresourcei.org/cyadvent.html greke http://www.newadvent.org/cathen/01165a.htm greke http://www.americancatholic.org/Features/Advent/default.asp greke http://www.liturgies.net/Advent/advent.htm