Aedo (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Aedo. |
| Aedo | |
| Natura satelito de Jupitero (XLI) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XLI [1], |
| Aliaj nomoj | S/2003 J 8 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard[1] kaj lia teamo |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
8-a de februaro 2003[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 23 044 196 km[2] |
| Discentreco | 0,6012 |
| Klinangulo | 160,482° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 714,66 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 4 km (averaĝe) |
| Maso - Denso |
8,7 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22,5[2] |
Aedo estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh, en la Universitato de Havajo, post observoj de fotoj ricevitaj, inter la 5-a de februaro kaj la 4-a de marto 2003 per la teleskopo Subaru, la Kanada-Franca-Havaja teleskopo kaj la teleskopo de 2,2 metroj de diametro de la Universitato de Havajo, de Mauna Kea.
La 4-an de marto 2003, ili anoncis[3] la malkovron de sep jupiteraj satelitoj inter kiuj Aedo, kiu tiam havis nur la maldaŭran nomon S/2003 J 7 (sepa jupitera luno de 2003).
Nomo [redakti]
La 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Aedo, (greke; Αοιδή: Aoide aŭ Aojde, transskribita latine per "Aœde")[5]. Aedo ( "la kanto") estis unu el la praaj Muzoj de la helena mitologio.
Orbito [redakti]
Aedo estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 8087: Sats OF JUPITER; 2003bg; GRB 030227 (angle) Malkovro
- ↑ IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Aoede, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Aedo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Aedo (angla versio)
germane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

