Aedo (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aedo.
Aedo
Natura satelito  de Jupitero (XLI)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XLI [1],
Aliaj nomoj S/2003 J 8
Nomita laŭ Aoide vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard[1] kaj lia teamo
Dato de malkovro 8-a de februaro 2003[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 044 196 km[2]
Discentreco 0,6012
Klinangulo 160,482° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 714,66 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 4 km (averaĝe)
Maso
- Denso
8,7 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,5[2]
vdr

Aedo estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi havas retrogradan orbiton.

Malkovro

Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh, en la Universitato de Havajo, post observoj de fotoj ricevitaj, inter la 5-a de februaro kaj la 4-a de marto 2003 per la teleskopo Subaru, la Kanada-Franca-Havaja teleskopo kaj la teleskopo de 2,2 metroj de diametro de la Universitato de Havajo, de Mauna Kea.

La 4-an de marto 2003, ili anoncis[3] la malkovron de sep jupiteraj satelitoj inter kiuj Aedo, kiu tiam havis nur la maldaŭran nomon S/2003 J 7 (sepa jupitera luno de 2003).

Nomo

La 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Aedo, (greke; Αοιδή: Aoide aŭ Aojde, transskribita latine per "Aœde")[5]. Aedo ( "la kanto") estis unu el la praaj Muzoj de la helena mitologio.

Orbito

Aedo estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 8087: Sats OF JUPITER; 2003bg; GRB 030227 (angle) Malkovro
  4. IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi recevis la nomon de Aoede, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj

grekepole Aedo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" grekeangle Aedo (angla versio) grekegermane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")