Aedo (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aedo (greke aoidos = kanti) estis helena pratempa poeto, kiu kantis, akompane de liro, la glorajn agojn de dioj kaj herooj. Li kantis parkere proprajn tekstojn, ne havante ilin en skriba formo.

La plej fama aedo estas Homero.

Parencaj esprimoj estas bardo, rapsodo, skaldo, menestrelo, liriko.