Uebeschi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aegelsee)
Uebeschi
Blazono de Uebeschi
Blazono de Uebeschi
Blazono de Uebeschi
Lago de Uebeschi
Lago de Uebeschi
Lago de Uebeschi
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 44′ 24″ N 7° 33′ 18″ O / 46.74000 °N, 7.55500 °O / 46.74000; 7.55500 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 24″ N 7° 33′ 18″ O / 46.74000 °N, 7.55500 °O / 46.74000; 7.55500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 695
Areo 4,4 km²
Alteco 685 m super marnivelo
Poŝtkodo 3635
Komunumkodo 0943
Mapo de Uebeschi
Mapo de Uebeschi
Mapo de Uebeschi
vdr


Uebeschi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 695 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Uebeschi situas en la Svisaj Antaŭalpoj en la Berna Oberlando norde de la montoĉeno de Stockhorn, proksimume 8 kilometrojn okcidente de la urbo Thun. En oriento de la komunumo troviĝas la Lago de Uebeschi, kiu kvankam ĝi portas la nomon de la komunumo grandparte situas sur la teritorio de la najbara komunumo Hofen. En sudo de la komunumo troviĝas alia marĉa lageto, nomita Aegelsee. La komunumo konsistas el la ĉefa vilaĝo Uebeschi kaj pluraj malgrandaj setlejoj, nome Weiersbüel (sur alteco de 636 m s.m. en nordoriento de Uebeschi), Aegelsee (sur alteco de 735 m s.m. en sudo ĉe la bordo de la samnoma lageto), Honegg (sur alteco de 718 m s.m. en okcidento de la komunumo), kaj Bächlimatt (sur alteco de 665 m s.m. en nordokcidento de la komunumo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,40 km², de kiuj 2,5% estas kovritaj de arbaro, 89,1% servas por agrikulturo kaj 7,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Uebeschi limas en nordoriento al Thierachern, en oriento al Amsoldingen, en sudoriento al Höfen ĉe Thun, en sudokcidento al Pohlern, en okcidento al Blumenstein, kaj en nordokcidento al Forst-Längenbühl.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Uebeschi situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas de Blumenstein kaj de Amsoldingen pere de la flanka vojo n-ro 1135. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 8 kilometrojn okcidente en sudo de Thun. Per la buslinio n-ro 50 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Blumenstein al Thun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Jakoba Vojo[redakti | redakti fonton]

En Uebeschi situas vojdisbranĉiĝo de la Jakoba Vojo al Santiago de Compostela.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Uebeschi datiĝas el la jaro 1223 kiel Ibisshe.[3] Dum mezepoko Uebeschi apartenis al la Senjorujo Strättligen. En la jaro 1447 la Nudpiedula Monhaĥejo Berno akiris la rajtojn pri Uebeschi. Ĝi formis el Uebeschi kaj Pohlern en al jaro 1459 la Senjorujon Pohlern. Post la reformacio en la jaro 1528 Berno malfondis la tribunalon de Pohlern kaj ĝin submetis al la malalta tribunaldo de Amsoldingen en la Voktejo Thun.[4] Ĝis la Helveta Revolucio Uebeschi apartenis al la Voktejo Thun. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1978 ĝis 1803 ĝi estis parto de la tiama distrikto Oberseftigen. Post la fino de la Helveta Respubliko ĝi estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto samnoma.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]