Maskegitalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aegithalos concinnus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskegitalo
Maskegitalo
Maskegitalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizedoj Remizidae
Genro: Aegithalos
Specio: A. concinnus
Aegithalos concinnus
(Gould, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Maskegitalo, Brunkrona egitaloNigragorĝa egitalo, Aegithalos concinnus, estas tre eta paserina birdo de la familio de Egitaledoj. Tiu specio havas ses subspeciojn nuntempe agnoskitajn, kaj kelkajn aliajn sugestitajn. Genetikaj studoj sugestis, ke tiuj subspecioj povus reprezenti separatajn speciojn, sed necesas pli da studoj.[1]

La Maskegitalo estas eta paserino, ĉirkaŭ 10.5 cm longa kaj 4-9 g peza.[1] Estas konsiderinda rasa variado en la plumaro, sed ĉiuj subspecioj havas mezlongan voston (male kiel la longa vosto de la rilata Longvosta paruo), tre bone limigitajn nigrajn gorĝon kaj 'maskon' ĉirkaŭ la okuloj kaj al la nuko, kio nomigas la specion. La nomiga raso havas helbrunajn kronon, kio nomigas la specion, brustozonon kaj flankojn kaj malhelgrizajn dorson, flugilojn kaj voston kaj blankan ventron. La aliaj subspecioj havas ĝenerale la saman bildon (escepte la brustostrio) sed kun grizaj kronoj aŭ tutgrizaj ventroj kaj flankoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Temas pri specio kio montras tre buntan bildon el krono al brusto laŭ 6 sinsekvaj zonoj de diversaj koloroj alterne inter bruna, blanka kaj nigra, nome bruna krono, nigra masko, blankaj mentono kaj subvizaĝo, nigra gorĝo, blanka supra brusto kaj bruna brusto.

La teritorio etendas el Himalajo en Pakistano kaj norda Barato tra grandaj areoj de suda Ĉinio, norda Birmo kaj Vjetnamo, kaj Tajvano.[1] Estas disaj populacioj ankaŭ en suda Vjetnamo kaj la insulo de Hainan. Ili loĝas en malferma arbaro de larĝa folio kaj de pinoj, ĝenerale en mezaj altitudoj.

Tiu specio manĝas etajn insektojn kaj araneojn, kaj etajn semojn, fruktojn kaj berojn (ĉefe raspberries). La specio Maskegitalo estas tre sociema kaj moviĝas en grandaj aroj de ĝis 40 birdoj.[1] Tiu nombro malpliiĝas dum la nereprodukta sezono, sed pli malgrandaj grupoj ekzistas la tutan jaron. Tiuj grupoj ofte kuniĝas al miksitaj aroj. La nesto estas konstruita el musko kaj likenoj kaj pendas el branĉo de arbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Simon, Harrap, Josep del Hoyo, Andrew Elliott kaj David Christie eldonistoj, Family Aegithalidae (Long-tailed Tits), ĉe Handbook of the Birds of the World. Volumo 13a, Penduline-tits to Shrikes, 2008, Barcelona, Lynx Edicions, isbn = 978-84-96553-45-3

Bildaro[redakti | redakti fonton]