Aegyptus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Aegyptus, latine por Egiptio, de la jaro 30 antaŭ Kristo ĝis la divido de la imperio dum la jaro 395 estis provinco de la Romia Imperio.

Aegyptus, jen malhelruĝe emfazita

Pro la granda riĉeco de la antikva Egiptio la provinco havis specialan statuson inter la romiaj provincoj: Ĝi konsideriĝis la ĉefa grenproduktejo de la imperio. Plej malfrue dum la jaro 210 antaŭ Kristo, kiam meze de la Dua Punika Milito ekestis misrikolta jaro kaj granda malsatokrizo en Italio, kiu nur povis esti solvita per livero de granda kvanto de greno fare de la tiama egipta imperiestro Ptolemeo la 4-a, la romianoj konsciis pri la signifo de la reĝolando ĉe rivero Nilo. Dum la 1-a jarcento antaŭ Kristo la ptolemea imperio en Egiptio tre malfortiĝis, kaj la imperiestro Ptolemeo la 11-a dum la jaro 80 antaŭ Kristo konsideris post sia morto donaci la regnon al la romianoj. Ekde la jaro 55 antaŭ Kristo la romia armeo havis daŭrajn fortikaĵojn en Egiptio, kaj la granda romanco inter la romia imperiestro Julio Cezaro kaj la egiptia reĝino Kleopatra sendube havis politikajn motivojn. La grenoriĉexo de Egiptio motivigis ĉiun romian imperiestron de la jarcento laŭeble kontroli la landon. Tion sciis kaj tio motivigis ankaŭ Oktavianon, la pli postan romian imperiestron Aŭgusto Cezaro, kiu dum la jaro 30 antaŭ Kristo sukcesis fine por Romio konkeri Egiption. Ekde tiam la provinco Aegyptus estis sub rekta regado de la romia imperiesto, kiu administris ĝin pere de speciala prefekto.