Aelfric de Abingdon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aelfric de Abingdon (m. la 16-an de novembro 1005) estis ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio.

Lia patro estis grafo de Kent. Li eniris Abatejon Abingdon (nun en Oxfordshire) kaj verŝajne iĝis ties abato antaŭ ol iĝi abato de la abatejo de St Albans. Kiam li iĝis episkopo, lia frato Leofric sekvis lin kiel abato de St Albans.

Inter 991 kaj 993 li iĝis episkopo de Ramsbury kaj Sonning, kaj en 995 ĉefepiskopo de Canterbury (kvankam li daŭris kiel episkopo de Ramsbury kaj Sonning ĝis sia morto). La monaĥoj de Canterbury malkontentis pro lia nomumiĝo kaj malsukcese klopodis persvadi la papon nomumi alian.

Verŝajne estis Aelfric kiu estris la edziĝan riton de Ethelred la Malpreta kaj Emma de Normandio en 1002. Aŭ Aelfric aŭ lia antaŭulo Sigeric verkis leteron al la episkopo de Sherborne pri la devo de episkopoj protekti preĝejojn kontraŭ la disraboj de laikoj kaj inspiri laikojn vivi pli virte. Li komisiis la unuan biografion de Sankta Dunstan.

Li entombiĝis unue en Abatejo Abingdon. Liaj restaĵoj estis poste reentombigataj en Katedralo Canterbury.

Ŝajnas ke li havis militajn devojn. Li testamentis ŝipojn al la popoloj de Wiltshire kaj Kent, kaj lian plej bonan militŝipon (ekipatan por 60 viroj) al Reĝo Ethelred.