Aelita
El Vikipedio
Afiŝo de 1927 reklamanta la filmon.
|
« En U.S.S.R. "Aelita" estas plej multe legata de la gejunularo. Eldonante mian romanon en Esperanto, mi salutas per ĝi la eterne maltrankviliĝeman, eterne en revoj al belego celantan Junularon. »
|
Aelita aŭ la Marso formortanta (ruse Аэлита) estas romano de Alekseo Tolstoj. La libro inspiris la unuan grandan filmon sovetian en 1924.
La romano priskribas socialisman revolucion sur Marso, kie estas evoluinta civilizo, sed ankaŭ profunda socia dekadenco. La revolucion organizis bolŝevisma partizano Gusev kaj inĝeniero Los, kiuj alflugis en raketo de la Tero.
[redakti] Esperantlingvaj eldonoj
La romanon el la rusa lingvo tradukis E. Pill dum 1928; la verkon konsistigis 200 paĝoj, kaj ilustris Geo Schmidt.
Novan eldonon oni publikigis en Niĵnij Novgorod en 2000, ĉe Akileo; ĝi konsistis el 143 paĝoj.
|
« La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur Marson. La stilo estas senriproĉa. »
|
[redakti] Eksteraj ligiloj
angle http://www.imdb.com/title/tt0014646 Aelita ĉe IMDB
angle http://www.ce-review.org/00/1/kinoeye1_horton.html Science Fiction of the Domestic, de Andrew J. Horton

