Aelita (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aelita, aŭ: La Marso Formortanta
Aelita, aŭ: La Marso Formortanta
Aelita, aŭ: La Marso Formortanta
Aŭtoro Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj
Eldonjaro 1928
Urbo Kolonjo [1]
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 199
vdr

Aelita, aŭ: La Marso Formortanta [2][3] (ruse : Аэлита) estas romano verkita de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj.

La libro estas esperantigita el la rusa lingvo fare de E. Pill kaj ĝin ilustris Geo Schmidt. Heroldo de Esperanto el Horrem apud Kolonjo eldonis la romanon 199-paĝe en la jaro 1928 felietone. Akileo (Niĵnij Novgorod) publikigis 141-paĝan reeldonaĵon en 2000.

A.N. Tolstoj skribis en la antaŭparolo : "En USSR Aelita estas la plej multe legata de la gejunularo. Eldonante mian romanon en Esperanto, mi salutas per ĝi la eterne maltrankviliĝeman, eterne en revoj al belego celantan Junularon."

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La romano priskribas socialisman revolucion sur Marso, kie estas evoluinta civilizo, sed ankaŭ profunda socia dekadenco. La revolucion organizis bolŝevisma partizano Gusev kaj inĝeniero Los, kiuj alflugis en raketo de la Tero.

La libro inspiris la unuan grandan filmon sovetan en 1924.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur Marson. La stilo estas senriproĉa. 
— 1929, Julio Baghy, Hungara Heroldo, A. 2.
Citaĵo
 Verko, tre alloga kiel la romanoj de Jules Verne kaj de Wells.
La novaj sciencaj kaj sociaj scioj influis sur ĝin. Tre diversaj homaj sentoj ekaperas pro la strangaj cirkonstancoj en kiuj troviĝas la personoj. Post la miriga heroaĵo de Gagarino oni certe kun plezure relegos Aelita, kies traduko estas laŭdinda. 
— 1929(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 686

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La bildo estas tiu de la reeldono en 2000
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4334a, paĝo 377
  3. Aelita, aŭ La Marso Formortanta en Enciklopedio de Esperanto, 1934

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]