Tägertschi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aemligen)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tägertschi (stacidomo).
Tägertschi
Blazono de Tägertschi
Blazono de Tägertschi
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Stacidomo de Tägertschi
Stacidomo de Tägertschi
Stacidomo de Tägertschi
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 52′ 27″ N 7° 34′ 59″ O / 46.87417 °N, 7.58306 °O / 46.87417; 7.58306 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 27″ N 7° 34′ 59″ O / 46.87417 °N, 7.58306 °O / 46.87417; 7.58306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 414
Areo 3,64 km²
Alteco 604 m super marnivelo
Poŝtkodo 3111
Komunumkodo 0625
Mapo de Tägertschi
Mapo de Tägertschi
Mapo de Tägertschi
vdr


Tägertschi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 414 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tägertschi situas en la Svisa Mezlando en valkaldrono de la rojo Grabenbach, orienta alfluanto de Aro, proksiume 13 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Tägertschi kaj la setlejoj Tägertschi-Station kaj Aemligen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,64 km², de kiuj 15,6% estas kovritaj de arbaro, 78,0% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Tägertschi limas en nordoriento al Konolfingen, en sudokcidento al Häutligen, en sudo al Wichtrach, kaj en okcidento al Münsingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 228 de Zäziwil al Konolfingen al Münsingen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas okcidente apud Münsingen en distanco de proksimume 3 kilometroj de la komunumo. Tägertschi disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno al Lucerno, kiu tamen situas fore de la efektiva vilaĝo. Tra la vilaĝo Tägertschi pasas buslinio de Konolfingen al Münsingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tägertschi datiĝas el la jaro 1273 kiel Tegersche. Dum mezepoko Tägertschi formis kun Stalden kaj Aemligen la Tägertschi-kvartalo de la Senjorujo Münsingen, kies historian sorto la komunumo dividis. La vilaĝeto Aemligen apartenis ĝis 1923 al la komunumo Stalden, kaj tiam aliĝis al Tägertschi. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]