Aenne Burda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anna Magdalene "Aenne" Burda, "reĝino de la vestoj" (naskiĝis la 28-an de julio 1909 en Offenburg, mortis la 3-an de novembro 2005 en Offenburg) estis germana eldonisto de revuoj.

Post la dua mondmilito, ŝi konstruis per Burda-Moden unu el la plej grandaj germanaj revueldonistoj.

Ŝi eldonis ekde la 1-a de oktobro 1949 la revuon Favorit, kiu ekde la januaro 1950 kiel Burda Moden atingis 100.000 ekzemplerojn. La eldonaĵo atingis en 1968 eĉ 1,5 milionojn da ekzempleroj kaj aperis en 16 lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]