Aerbazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Aerbazo (foje kiel militista, armea, aerforta aerodromo, aerbazo, flugbazo) estas aerodromo uzanta fare de militaviado por la operacio per militaviadiloj.

La aerbazo tipe havas kelkajn instalaĵojn similajn al civila flughaveno - ekzemple aertrafika kunordigo kaj fajroestingado. Kelkaj armeaj flughavenoj havas pasaĝerajn instalaĵojn; ekzemple RAF Brize Norton en Anglio havas terminalon uzita fare de pasaĝeroj por la flugoj de Royal Air Force fare de TriStar al la Falklandinsuloj.

Multaj aerbazoj estas situantaj malproksime de loĝitaj areoj.

Kelkaj aerbazoj havas fortigitajn aŭ subterajn hangarojn, por protekti aviadilojn kontraŭ malamika atako. Batalaviadiloj postulas stokadon de aviadilaj provizaĵoj. Aerbazo povas esti defendita fare de kontraŭaviadilaj armiloj kaj protektaj fortoj.

Voja aerbazo[redakti | redakti fonton]

Vojaj aerbazoj estas aŭtovojoj konstruitaj por duobla uzo, uzeblaj kiel helpaj aerbazoj en okazo de milito. Nacioj konataj uzi tiun strategion estas Svedio, Finnlando, Germanio, Singapuro, Svislando, Turkio kaj Pollando. Koncerne finnajn vojajn erbazojn, la spaco necesa por surterigado de aviadiloj estas reduktita per kaptokablo, simila al tiu uzita sur kelkaj aviadilaj ŝipoj.

Aviadila ŝipo[redakti | redakti fonton]

Aviadila ŝipo estas speco de batalŝipo, kiu funkcias kiel marbazita aerbazo. Tiu evoluo plifortigis la kapablojn de modernaj aerarmeoj. Ili nun estas esenca parto de la militistaro, permesante ke batalaviadilo estu lokita multe pli proksime al la konfliktejo. Aviadilaj ŝipoj estis decidaj por Usono dum la dua mondmilito kaj al Britio en la Falklanda milito okazinta en 1982.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]