Aeropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aeropo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Katreo
Gefratoj Apemosyne • Althaemenes • Clymene
Edzo/Edzino Atreo
Infanoj AgamemnoMenelao • Anaxibia • Tantalus
vdr

Aeropo - (helene Ἀερόπη, latine Aerope) estis en la helena mitologio edzino de la mikena reĝo Atreo, filo de Pelopso. Ĝi estis filino de la Kreta reĝo Katreo.

Aeropon ŝia patro pro maldeca sintenado vendis kiel sklavinon al la eŭboja reĝo Naŭplio. Kun ŝi li vendis ankaŭ ŝian fratinon Klimenon, kiu pli poste fariĝis Naŭpila edzino kaj patrino de la inventisto Palamedo.

Aeropo edziniĝis al la mikena reĝo Atreo kaj naskis al li filojn Agamemnon kaj Menelaon. Poste ŝi adultis kun sia bofrato, edza frato Tiesto, sed tiu nur misuzis ŝin por siaj potencoavidaj intencoj. Nome ŝi helpis al li ŝteli orfelan virŝafon de sia edzo. Estis orakolo, ke Mikenon regos posedanto de la ŝafo. Sed Tiesto ne sukcesis efektivigi intecon fariĝi mikena reĝo, ĉefe pro tio, ke tio ne estis deziro de la dioj.

Aeropo estis pro siaj adultoj rigore punita. Ŝia edzo ĵetigis ŝin en la maron.