Aerponta monumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La aerponta monumento en Berlin-Tempelhof.

La unua aerponta monumento estas statuo starigita en la jaro 1951 en Berlino ĉe la Placo de la aerponto (Platz der Luftbrücke), antaŭ la flughaveno Tempelhof, laŭ la plano de Eduard Ludwig (19061960). Ĝi memorigas pri la viktimoj de la berlina aerponto kaj estas nomata de la berlinanoj ankaŭ foje Hungerharke (malsatrastilo) aŭ Hungerkralle (malsatungego).

La tri streĉaĵoj ("ungegoj") de la monumento starigitaj kiel arko al okcidento simbolas la iamajn tri aerkoridoroj inter okcidenta Berlino kaj okcidenta Germanio. La surskribo sur la ronda soklo estas: "Ili donis sian vivon por la libero de Berlino servante la aerponton 1948/1949". Sub tio troviĝas la titoloj kaj nomoj de ĉiuj, kiuj mortis dum akcidentoj.

Kopioj[redakti | redakti fonton]

Kopioj de la berlina monumento troviĝas ĉe la flughaveno Frankfurta (iama usona zono) kaj - iom malpligrandigita - ĉe la militflughaveno Celle (iama brita zono).

En Frankfurto[redakti | redakti fonton]

La aerpontmonumento en Frankfurto ĉe Majno estis kreita en 1985 laŭ iniciato de german-usona aerponta asocio, kiu kolektis 900 000 DM. Sur la soklo estas gravuritaj la nomoj de la viktimoj. Apud la monumento staras Douglas C-47 kaj Douglas C-54 – gravaj aviadiltipoj dum la aerponto.

Kutime la monumento ne estas alirebla; oni povas vidi ĝin tra la barilo de la flughaveno (de la Germana aŭtovojo A5 aŭ de pado por piedirantoj).[1]

En Celle[redakti | redakti fonton]

La aerponta monumento en Celle estis inaŭgurita la 24-an de junio 1988, ĝuste 40 jarojn post la komenco de la blokado de Berlino, de la urbo Celle kaj de altrangaj gastoj el Germanio, Usono, Britio kaj Francio. Ĝi staras je la aŭtovojo 310 ĉe la forko al la flughaveno. La konstruo estis mendita la 10-an de septembro 1985 de la tiama konsilano Karl Duffner ĉe la urba adiminstracio por la 40-a datreveno de la blokado de Berlino por memorigi la viktimojn kaj la rolon de la loka flughaveno.

La monumento estas 6,5 metrojn alta kaj 13,5 tunojn peza. Krom la grandeco ĝi tute similas al la berlina modelo, kaj kiel la frankfurta, direktas siajn simbolajn ungegojn al Berlino.

La ĉirkaŭo estas parko publike alirebla. Karl Duffner mortis en decembro 1987, duonjare antaŭ la plenumo de sia ideo.[2]

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Berlina aerponto.

Sovetunio blokis ĉiujn surterajn kaj surakvajn alirvojojn al okcidenta Berlino en junio 1948 por ke ĝi iĝu parto de la Germana Demokratia Respubliko. Post tio de junio 1948 ĝis majo 1949 la urbo ricevis nutraĵojn, konstrumaterialojn, karbon kaj aliajn necesaĵojn nur per la aviadialtransportoj, kiujn organizis la aliancanoj tra tri aerkoridoroj. Multaj pilotoj havis akcidenton aŭ perdis sian vivon dum danĝeraj tagaj aŭ noktaj flugoj, foje sub ekstremaj veterkondiĉoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dieter Vogt: Schaut auf diese Stadt!. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 10-an de aprilo 2007, p. T2.
  2. „Hungerharke“ errichtet ("malsatrastilo" starigita; 29-an de aprilo 1988) kaj Das Mahnmal weist nach Berlin (la memorigilo montras al Berlino; 5-an de majo 1988 kaj aliaj artikoloj en la Cellesche Zeitung

Koordinatoj: 52° 29' 03" N, 13° 23' 15" O