Aesch LU
| Aesch | |
|---|---|
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Hochdorf |
| Koordinatoj | 47°15′18″N 8°14′29″O / 47.255°N, 8.24139°OKoordinatoj: 47°15′18″N 8°14′29″O / 47.255°N, 8.24139°O |
| Nombro de enloĝantoj | 957 |
| Areo | 5,80 km² |
| Alteco | 482 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6287 |
| Komunumkodo | 1021 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Aesch estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 957 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
[redakti] Geografio
Aesch situas ĉe la suda fino de la Lago de Hallwil, proksimume 20 km norde de Lucerno.
[redakti] Najbaraj komunumoj
La komunumo Aesch limas en nordo al Fahrwangen (Kantono Argovio), en oriento al Schongau LU, en sudoriento kaj sudokcidento al Hitzkirch, en sudo al Altwis, kaj en okcidento alfiflanke de la Lago de Hallwil al Beromünster kaj Beinwil ĉe la lago (Kantono Argovio).
[redakti] Trafiko
Aesch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per aŭtobuslinio de Hitzkirch al Schongau.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Aesch datiĝas el la jaro 1150 kiel Esche.
La paroĥejo Aesch estis fondita en la 13-a jarcento de la sudgermanaj Senjoroj de Krenkingen. Iliaj rajtoj transiris en la jaro 1270 al la johanita komandejo Hohenrain. En la jaro 1415 kun la tuta voktejo Richensee ĝi fariĝis lucerna posedaĵo. En la jaro 1425 la vilaĝo estis aligita al la liberaj distriktoj kaj post la fino de la Helveta Respubliko ĝi estis integrita al la distrikto Hochdorf de Kantono Lucerno.
[redakti] Vidu ankaŭ
Aliaj lokoj kun la nomo Aesch
[redakti] Eksteraj Ligiloj
Oficiala retejo de la komunumo Aesch
Aesch LU en la Historia Leksikono de Svislando
Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono
| Distrikto Hochdorf | |
|---|---|
| Aesch - Altwis - Ballwil - Emmen - Ermensee - Eschenbach - Hitzkirch - Hochdorf - Hohenrain - Inwil - Rain - Römerswil - Rothenburg - Schongau | |
