Fahrni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aeschlisbüel)
Fahrni
Blazono de Fahrni
Blazono de Fahrni
Blazono de Fahrni
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 47′ 42″ N 7° 39′ 18″ O / 46.79500 °N, 7.65500 °O / 46.79500; 7.65500 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 42″ N 7° 39′ 18″ O / 46.79500 °N, 7.65500 °O / 46.79500; 7.65500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 741
Areo 6,67 km²
Alteco 849 m super marnivelo
Poŝtkodo 3617
Komunumkodo 0925
Mapo de Fahrni
Mapo de Fahrni
Mapo de Fahrni
vdr


Fahrni estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 741 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fahrni situas en la Svisaj Antaŭalpoj en la valo de Rotachen kaj en sudo de Zulg proksimume 7 kilometrojn nordoriente de Thun. La norda limo de la komunumo formas la limon inter Emme-Valo kaj Berna Oberlando. La komunumo ne disponas pri efektiva centro sed konsistas el tuta aro da vilaĝetoj, nome Dörfli (sur alteco de 849 m s.m. oriente de la geografia centro de la komunumo), Bach (sur alteco de 835 m s.m. ĉe la orienta limo de la komunumo), Rachholtern (sur alteco de 834 m s.m., kiu estas la plej granda el la vilaĝetoj sude de la centro kaj loko de la preĝejo kaj tombejo), Lueg (sur alteco de 802 m s.m. okcidente de la centro), Aeschlisbüel (sur alteco de 820 m s.m. norde de Rachholtern), Tüechtiwil (sur alteco de 663 m s.m. tute en okcidento de la komunumo), kaj Embergbode (sur alteco de 727 m s.m. tute en la sudo de la komunumo en la valo de la rivero Zulg).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,67 km², de kiuj 26,7% estas kovritaj de arbaro, 66,9% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fahrni limas en nordo al Buchholterberg, en oriento al Unterlangenegg, en sudoriento al Homberg, en sudo al Steffisburg, en okcidento al Heimberg, en nordokcidento al Brenzikofen, kaj en nordnordokcidento al Bleiken ĉe Oberdiessbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fahrni troviĝas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la kurboriĉa vojo n-ro 1141, kiu estas norda flankbrako de la kantona ĉefvojo 229.4 de Steffisburg al Schwarzenegg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 estas Thun-Nord, kiu situas 6 kilometrojn okcidente en Heimberg. Per la buslinioj 41, 42 kaj 43 de la regiona transportreto de Thun kaj Interlaken la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fahrni datiĝas el la jaro 1299 kiel Varne. Dum mezepoko Fahrni apartenis al la kiburga Senjorujo Heimberg, kaj kun tiu fariĝis en la jaro 1384 havaĵo de Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Fahrni apartenis politike kaj eklezie al la paroĥo Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Fahrni estis formita kiel memstara komunumo kaj atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Thun. En la jaro 1951 estis finkonstruita kaj konsekrita la preĝejo Fahrni en Rachholtern, tiel ke fine ankaŭ eklezie Fahrni sendependiĝis de Steffisburg. [3]

Blazono[redakti | redakti fonton]

La komunuma blazono estis kreita en la jaro 1964. Ĝi montras sur ruĝa ŝildo arĝentan trabon de supre maldekstre malsupren dekstren, sur kiu estas montrita verda filiko, kiel simbolo por la nomo de la komunumo. Fahrni estas dialekta formo de Farn, kio en la germana lingvo signifas filiko.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]