Aethelhard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aethelhard (m. la 12-an de majo 805) estis ĉefepiskopo de Canterbury de 792 al sia morto.

Abato kaj episkopo[redakti | redakti fonton]

Li estis abato de Louth (Lincolnshire) kaj poste episkopo de Winchester.

Ĉefepiskopo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Jaenbert, Offa, reĝo de Mercia kaj la plej potenca reganto de Anglio, nomumis Aethelhard ĉefepiskopo de Canterbury en 792 kaj formale konsekriĝis la 21-an de julio 793. Ĉirkaŭ 795 Eadberht la 3-a, reĝo de Kent, portempe senpostenigis lin ĉar li estis nomumita de la reĝo de Mercia, kien Aethelhard fuĝis. Alcuinus, kiu malestimigis Aethelhard pro lia fuĝado, urĝis lin reveni al Canterbury. Kontraste la papo laŭdis Aethelhard ĉar li rifuzis cedi al Eadberht. Offa fondis ĉefepiskopejon ĉe Lichfield, kaj Higbert, episkopo de tiu urbo, iĝis ĉefepiskopo: Alcuinus proponis ke, por estigi akordon inter la reĝoj de Kent kaj Mercia, Higbert restus ĉefepiskopo dum sia vivo sed ke post ties morto Lichfield reiĝus episkopejo kaj Canterbury estus la sola ĉefepiskopejo de suda Anglio.

Tamen Aethelhard rifuzis reiri al Canterbury dum Eadberht regis. En 798, Coenwulf, kiu tiam estis reĝo de Mercia, invadis Kent, kaptis Eadberht, kaj detronigis, blindigis kaj malliberigis lin. Aethelard revenis al Canterbury kaj ekrestaŭris sian aŭtoritaton.

Daŭre estis disputoj pri Lichfield, pri kies rango kiel ĉefepiskopejo Aethelhard malkontentis. Li iris al Romo, kie la papo subtenis lin. Reveninte al Anglio en 803, li okazigis konsilion kie estis decidate ke Canterbury estos la sola ĉefepiskopejo de suda Anglio. Higbert ĉeestis la konsilion sed ŝajne li antaŭe demisiis. Oni nomumis Higbert abato.

Dum la sama konsilio Aethelhard anoncis papan decidon ke la angla eklezio sendependu de reĝoj, kvankam fakte reĝa influo pri ekleziaj aferoj longe pludaŭris.

Aethelhard estris almenaŭ 11 pluajn ekleziajn konsiliojn. Li mortis en 805 kaj entombiĝis ĉe Canterbury. Poste li estis venerata kiel sanktulo.

Wulfred sekvis lin kiel ĉefepiskopo.