Aethelred la 1-a (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aethelred la 1-a (m. post 704) estis reĝo de Mercia, Anglio, de 675 al 704.

Familio

Aethelred estis filo de Penda, reĝo de Mercia, de ĉirkaŭ 626 al 655, kaj Cynewise. Liaj fratoj estis:

  • Eowa, kiu mortis en batalo en 652
  • Peada, kiu regis parton de Mercia sub sia patro, kaj estis murdata en 656
  • Wulfhere, reĝo de Mercia de 658 al 675.

Eble alia frato estis Merewalh, kiu regis la subregnon Magonsaete (kies teritorio alproksimiĝis al tiu de la diocezo de Hereford).

Li havis almenaŭ du fratinojn, Cyneburh (kiu edziĝis al Alhfrith, filo de Oswiu, reĝo de Northumbria), kaj Cyneswith.

Altroniĝo

Wulfhere mortis en 675, ne longe post malsukcesa atako kontraŭ Northumbria. Aethelred sekvis lin kiel reĝo.

Invado de Kent

Regnoj de Britia dum la malfrua 7-a jarcento

En 676 Aethelred invadis Kent kaj disrabis Rochester. La episkopo de Rochester aŭ estis forpelata de Aethelred, aŭ demisiis; Cwichelm, kiu sekvis lin kiel episkopo, demisiis en 678 pro la malriĉeco de la diocezo.

Northumbria

Dum la 7-a jarcento oftis militoj inter Mercia kaj Northumbria. Malgraŭ tio estis inter-geedziĝoj de la du reĝaj familioj: Oswiu edziĝis al Cyneburh, fratino de Aethelred, kaj Peada kaj Aethelred edziĝis al Ealhflaed kaj Osthryth, filinojn de Oswiu de Northumbria. La edziĝo de Aethelred okazis antaŭ 679, kiam okazis grava batalo apud rivero Trent, kie Aethelred venkis Northumbria, kaj Aelfwine, subreĝo de Deira, mortis. Sekvis pacakordo per kiu Aethelred pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine, sed regajnis Lindsey, regionon de Lincolnshire kiun Wulfhere en 674 cedis al Northumbria post malvenko.

Suda Anglio

En 681 Aethelred faris du donacojn de bienoj proksime al Tetbury en norda Wessex. Tio sugestas ke Aethelred influis en almenaŭ tiu parto de Wessex. Sed sub Caedwalla (reĝo de Wessex de ĉirkaŭ 685 al 688) Wessex plifortiĝis. Caedwalla konkeris Sussex kaj Kent. En 678 li abdikis por pilgrimi al Romo, kaj Kent, verŝajne helpe de Aethelred, sendependiĝis kiel du regnoj. Ĉarto de 691 aludis al invado de Kent fare de Aethelred, kaj aliaj ĉartoj registris ke Aethelred konfirmis bien-donacojn faritajn de la reĝoj de la du regnoj de Kent.

Ekleziaj aferoj

Frue dum la regado de Aethelred, Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de Canterbury, reordigis la eklezion en Mercia. Ĉirkaŭ 675 li senpostenigis Winfred, episkopo de Lichfield, kaj dum la sekvantaj kvar jaroj li dividis tiun diocezon en kvin: Leicester, Lichfield, Worcester, Hereford kaj Dorchester.

Aethelred estis tre pia kaj faris malavarajn donacojn al la eklezio. Eble li subtenis la fondadon de Abatejo Abingdon, Oxfordshire.

Kiel sia frato Wulfhere, Aethelred subtenis Sanktan Wilfrid kiam tiu kverelis kun reĝoj de Northumbria. Post kiam reĝo Aldfrith forpelis Wilfrid el Northumbria en 692, Aethelred nomumis lin episkopo, eble de Leicester. En 702 Aethelred malsukcese subtenis Wilfrid ĉe eklezia konsilio kiu diskutis ĉu Wifrid reiĝu episkopo de Jorko.

Lastaj jaroj

En 697 Osthryth, edzino de Aethelred, estis murdata de nobeloj de Mercia pro nesciataj kialoj. Ŝi entombiĝis en la abatejo de Bardney, Lindsey, kiun ŝi kaj sia edzo favoris.

En 704 Aethelred abdikis por eniri la abatejon de Bardney kiel abato. Lia nevo Coenred sekvis lin kiel reĝo. Ŝajnas ke Aethelred restis influa dum la regado de Coenred, almenaŭ pri ekleziaj aferoj: li persvadis lin ĵuri ke li subtenos Sanktan Wilfrid rilate liajn disputojn kun aliaj ekleziuloj.

Aethelred entombiĝis ĉe Bardney, kvankam oni ne scias la mortjaron.

Filo

Aethelred kaj Osthryth havis almenaŭ unu filon, Ceolred, kiu sekvis Coenred kiel reĝo en 709.

Ŝablono:LigoElstara