Aethelwald (Deira)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aethelwald
Persona informo
Œthelwald
Naskiĝo 30-an de novembro 624 (0624-11-30)
Morto 30-an de novembro 654 (0654-11-30) (30-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Leodwaldings vd
Patro Oswald vd
Patrino unnamed daughter of Cynegils of Wessex vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aethelwald (m. verŝajne post 655) estis reĝo de Deira, Anglio de 651 al sia morto.

Li estis filo de Oswald, kiu regis Northumbria (de kiu Deira estis parto) de 634 al sia morto, kaj kuzo de Oswiu.

En 651 Oswin, reĝo de Deira, estis mortigata de Oswiu, tiam reĝo de Bernicia (la alia parto de Northumbria). Aethelwald kaptis la tronon de Deira - estas necerte ĉu li estis nomumata de Oswiu aŭ ĉi li altroniĝis kontraŭ ties volo. Ĉiukaze, kiam Penda de Mercia invadis Northumbria en 655, Aethelwald subtenis lin. Tamen dum la decida batalo, proksime al Leeds, Aethelwald retiris siajn batalistojn, kaj Penda mortis.

Ne restas certaj informoj pri la posta vivo de Aethelwald, krom ke li ne daŭre regis Deira: en 655 aŭ 656 Alhfrith, filo de Oswiu, anstataŭis lin kiel reĝo de Deira. Estas tradicio ke Aethelward iĝis kristana ermito en Jorkŝiro.

Kvankam Aethelwald aliancis al Penda, kiu estis pagana, li mem estis kristano kiu donis bienon al Sankta Chad por nova monaĥejo.