Aethelwald Moll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aethelwald Moll
Persona informo
Æthelwald Moll
Naskiĝo 30-an de novembro 749 (0749-11-30)
Morto 30-an de oktobro 765 (0765-10-30) (15-jaraĝa)
Religio kristanismo vd
Etno Engloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Northumbria vd
Familio
Edz(in)o Æthelthryth vd
Infanoj Aethelred la 1-a (Northumbria) vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aethelwald Moll (m. post 765) estis reĝo de Northumbria, Anglio, de 759 al 765.

Deveno kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Pri lia deveno estas neniuj informoj. Verŝajne li estis la viro nomata Moll al kiu Eadbert (reĝo 737-758) kaj sia frato Egbert (ĉefepiskopo de Jorko) donis plurajn monaĥejojn en Jorkŝiro kiuj estis apartenintaj al Abato Forthred, frato de Moll.

Regado[redakti | redakti fonton]

La 24-an de Julio 759 Oswulf, reĝo de Northumbria, estis murdata de anoj de sia domanaro. Verŝajne Aethelwald Moll, kiu iĝis reĝo, partoprenis la komploton.

Tamen Aethelwald Moll estis kontraŭata de nobeloj kiu malkontentis pro lia altroniĝo. La Anglosaksa Kroniko kaj Simeono de Durham diris ke en aŭgusto 761 Oswine, frato de Oswulf kaj "tre nobla princo", mortis dum batalado kontraŭ Aethelwald Moll.

La 30-an de oktobro 765 Aethelwald Moll mem estis detronigata de konsilantaro de nobeloj kaj ekleziuloj. Laŭ irlanda kroniko, li estis tonsurata - tio estas, li devige iĝis monaĥo, tio kio senigus lin de ĉiu pretendo al la trono. Li estis sekvata de Alhred, filo de Eadbert.

Restas neniuj informoj pri la posta vivo de Aethelwald Moll.

Edzino kaj filo[redakti | redakti fonton]

En 762 li edziĝis al virino nomata Aethelfryth. Ili havis almenaŭ unu filon, Aethelred, kiu iĝis reĝo de Northumbria en 774.