Tufaŭko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aethia cristatella)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tufaŭko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Aethia Aethia
Specio: Tufaŭko 'Aethia cristatella'
Peter Simon Pallas 1769
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tufaŭko estas nigreca eta marbirdo de la familio de Aŭkedoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo kaj reproduktiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en grandaj kolonioj (miloj da individuoj) en Beringa Maro kaj Oĥotska Maro ĉe Aleŭtoj en Alasko. Ili ofte reproduktiĝas en miksitaj kolonioj kun la Malgranda aŭko, sia plej eta parenco en marbordaj ŝtonejoj. La ino demetas ununuran ovon; ambaŭ gepatroj kovas dum 30 ĝis 40 tagojn. Vintre ili estas enmare, ne migras, nur disiĝas proksimen de la reproduktejoj, kelkaj en direkto al Japanio kaj kelkaj sudorienten. Foje oni vidis ekzempleron en norda Irlando.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Tufaŭko estas mezgranda birdo (24 ĝis 27 cm longa kun enverguro de 44 ĝis 47 cm kaj pezo de 50 ĝis 265 gr, facile rekonebla pro du karakteroj dum la reprodukta sezono. La unua estas la 'kresto', grupo de nigraj hirtaj plumoj lokataj super la okulo kapopinte kiuj pendas antaŭen. Nur ankaŭ la Liphara aŭketo havas similan kreston, sed tiu estas blanka, kaj junuloj facile diferenciĝas ĉar tiuj de Tufaŭko estas pli grandaj kaj havas malpli longan bekon. La dua estas socia odoro kion tiuj aŭketoj produktas dun la reprodukta sezono kaj kio estis priskribita kiel odoro kvazaŭ de mandarinoj; oni pristudas ĉu tio helpas trovi partneron ĉu malhelpas atakon de kuloj kaj aliaj parazitoj. Krome temas pri malhelaj birdoj kiuj havas pli malhelajn suprajn partojn kaj blugrizecajn subajn partojn kaj krurojn, fortikan, mallongan kaj dikan ruĝoranĝan bekon, de kies supra makzelo eliras la kresto, kaj ambaŭflanke helajn okulon kaj blankan striplumon kio eliras de ties supra malantaŭa parto al la nuko, ambaŭ tre kontrastaj antaŭ la preskaŭ nigra fono. For de la reprodukta sezono la kresto malpliiĝas, la beko senbriliĝas kaj la blanka strio malaperas. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junulo estas simila, sed malhavas kreston kaj havas malhelan bekon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Tufaŭko ne estas karnovoroj. Ilia manĝaĵo konsistas ĉefe el krilo, sed oni scias, ke ili manĝas ankaŭ kopepodojn, pteropodojn (kiel Limacina), amfipodojn kaj larvajn fiŝojn. Ili plonĝas ekde la akvosurfaco kaj helpas sin per retaj piedoj tre lerte, sed pro tio ili estas mallertaj surtere. Ili kutime vivas enmare kaj venas teren nur por reproduktado.

Ĉefaj predantoj estas Arĝentmevo kaj aliaj mevoj, la Arkta vulpo kaj la Korako, sed ili estis trovitaj ankaŭ en stomako de fiŝo halibutohipogloso, kaptita en insulo St. Lawrence.

Temas pri silentema specio, escepte en la reproduktaj kolonioj por interkoni sin. La flugo estas rapida kaj rekta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]