Liphara aŭketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aethia pygmaea)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Liphara aŭketo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Aethia Aethia
Specio: Liphara aŭketo 'Aethia pygmaea'
Johann Friedrich Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Liphara aŭketo, Aethia pygmaea, estas eta marbirdo de la familio de aŭkedoj kaj ordo de Karadrioformaj. Ĝi havas pli limigitan teritorion ol aliaj membroj de sia genro, Aethia, ĉar ili vivas nur ĉirkaŭ Aleŭtoj kaj en kelkaj insuloj ĉe Siberio en la Oĥotska Maro (kiel Komandorski-insularo), kaj reproduktiĝas nur en tiuj insuloj. Ĝi estas unu el la plej etaj aŭkedoj kaj nur la tre parenca Malgranda aŭketo estas pli eta. La nomo devenas el longaj plumoj ĉe sia vizaĝo kiuj estas parto de la reprodukta plumaro.

La Liphara aŭketo estas specio ne tre bone studita kaj oni bezonas multe da pristudo pri ĝi. Dekomence oni priskribis ĝin kiel du diferencaj specioj, el specimenoj kolektitaj en diferencaj limoj de sia teritorio, sed posta pristudo pruvis, ke temas pri ununura specio kun geografia vario; eĉ eblo de du subspecioj, unu ĉe la Aleŭtoj alia ĉe la Kuriloj, ne sukcesas ĉar temas nur pri eta vario pri grando kaj de ovoj kaj de korpoj. Oni supozas, ke ĝi ne migras, kaj ke restas ĉe la reprodukta insulo la tutan jaron.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nigra birdeto, kun ruĝa, fortika beko tre larĝa ĉebaze kaj pintakra. La nigra okulo havas blankan etan okulringon kaj, kiel oni menciis, du serietoj da etaj blankaj plumoj iras malantaŭen unu ekde supre la beko kaj alia ekde sub la okulo kaj krome estas longaj nigraj krestaj plumoj en la frunto.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La ino demetas ununuran ovon en roka aŭ pli malofte interherba nestotruo (kun unu aŭ pli mallarĝaj tunelelirejoj tra kiuj kutimaj predantoj ne povas eniri aŭ enmeti siajn bekojn) en deklivoj, klifoj aŭ strandoj en izolita kolonio de marbirdoj kun aliaj paroj da Liphara aŭketo kaj ankaŭ aliaj koloniaj marbirdoj. Foje ili uzas nestokavon de aliaj marbirdoj kaj foje aliaj marbirdoj uzas nestokavon de la Liphara aŭketo. Ambaŭ gepatroj partoprenas en la kovado kaj idozorgado. Ili estas aktivaj en la kolonio nur dumnokte. La ido elnestiĝas post pli ol unu monato.

La alvoko estas kateca miaŭo.

La Liphara aŭketo manĝas planktonon en maro antaŭ marbordo, kutime ĝis 16 km disde tero, kie tajdaj marfluoj koncentrigas predaĵojn en densaj svarmoj. Ili manĝas ĉefe kopepodojn dum someraj monatoj, ĉefe el la specio Neocalanus plumchrus; kaj ŝanĝas al eŭfaŭsiida krilo aŭtune kaj vintre.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio ne minacata, sed povus esti iam endanĝerita pro sia limigita teritorio kaj pro la enmeto de predantoj kiel la Arkta vulpo aŭ la Norvega rato en siaj insuloj. Kiel aliaj aŭkedoj la specio povus esti endanĝerata de oleoverŝado, enretigado en fiŝkaptaj retoj aŭ allogado al ŝipolumoj. Naturaj predantoj estas la Blugriza mevo kiu predas idojn atendantajn kaj alvokantajn gepatron ĉe la nestoenirejo kaj eĉ la samfamilianoj TufaŭkoKorna fraterkulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Aethia pygmaea. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Byrd, G. V. and J. C. Williams. 1993. Whiskered Auklet (Aethia pygmaea). In The Birds of North America, No. 76 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]