Aetigkofen
| Aetigkofen | |
|---|---|
| Blazono de Aetigkofen | |
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Bucheggberg |
| Koordinatoj | 47°7′35″N 7°28′0″O / 47.12639°N, 7.46667°OKoordinatoj: 47°7′35″N 7°28′0″O / 47.12639°N, 7.46667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 176 |
| Areo | 2,03 km² |
| Alteco | 610 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4583 |
| Komunumkodo | 2441 |
| Mapo de Aetigkofen | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Aetigkofen estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 176 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
Aetigkofen situas en la Svisa Mezlando en terenkaldrono sur la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg sur alteco de 610 m s.m. La kaldronon, en kiu troviĝas la vilaĝo, ĉirkaŭas arbaraj montetoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,03 km², de kiuj 35% estas kovritaj de arbaro, 59% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.[1] Sude de la komunumo situas la ebena Valo de Limpach. Krom la vilaĝo Aetigkofen apartenas al la komunumo la setlejo Mettlen okcidente de la vilaĝo.
Najbara komunumoj [redakti]
La komunumo Aetigkofen limas en nordo kaj nordoriento al Mühledorf, en sudoriento al Unterramsen, en sudo al Messen, kaj en okcidento al Lüterswil-Gächliwil.
Trafiko [redakti]
La komunumo Aetigkofen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flankaj vojoj de Gächliwil, Mühledorf kaj Limpach. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Messen al la stacidomo de Lohn-Lüterkofen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 12 kilometrojn sudoriente apud Kirchberg, kaj la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 10 kilometrojn nordokcicdente apud Grenchen.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Aetigkofen datiĝas el la jaro 1034 kiel Etikhouen. Dum la 13-a kaj 14-a jarcento Aetigkofen estis parto de la Senjorujo Buchegg, kiu fariĝis en la jaro 1391 la soloturna voktejo Bucheggberg. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la malalta jurisdikcio pri Aetigkofen apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen kaj la supera jurisdikcio al la berna tribunalo de Zollikofen. [2]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Peter Lätt: Aetigkofen en Historia Leksikono de Svislando (2009-06-23)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Aetigkofen
- Aetigkofen en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Aetigkofen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||