Afaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La afaroj estas nomada etno, kiu estas disvastiĝinta en la sudo de Eritreo kaj en la oriento de Etiopio kaj Ĝibutio, sed kiu de ĉiam malmulte atentis ŝtatecon. Ili vivtenas sin precipe per bestobredado kaj proksime al la marbordo per fiŝkaptado. Ili praktikas islamon miksitan kun tradiciaj animismaj elementoj. La afara lingvo apartenas al la kuŝida lingvofamilio kaj sonas pro siaj diversaj faringaloj kaj glotaloj ekstreme raŭke.

La araboj nomas la afarojn danakil (pluralo de dankali, en Esperanto "dankalo"[1]), la etiopoj nomas ilin adaloj.

Unu el la administraj regionoj de Etiopio laŭ la etno nomatas regiono Afaro.

En esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj Danakilan dezerton, kie loĝas la afaroj, vizitis la fama esperantisto Tibor Sekelj. Siajn spertojn la verkisto-vojaĝisto priskribis en la novelo «En la Danakila dezerto».[2] La afarojn li prezentas kiel la genton malamikeman al fremduloj, kun kruelaj tradicioj inkluzive de virina cirkumcido.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Eugen Wüster (1923-1929). esperante
  2. Tibor Sekelj. En la Danakila dezerto // Mondo de travivaĵoj. Edistudio, Pizo, 1990. p. 266-273. — ISBN 88-7036-0121 esperante
la regiono Afaro de Etiopio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]