Afazio
El Vikipedio
Afazio (el la greka: αφασία, aphasia, senparola) estas perdo de la parolkapablo, sen paralizo de la langaj muskoloj. La vorto estis kreita en 1864 de Armand Trousseau.
Afazio estas kaŭzita de lezo en la maldekstra cerboparto.
Afaziologio okupiĝas pri diagnozo kaj kuracado de afazio.
Enhavo |
[redakti] Kaŭzoj
Afazio okazas post neŭrologiaj malsanoj, kiel ekzemple:
- apopleksio
- traŭmato de la kapo
- cerba hemoragio post vejna trombozo
- tumoroj
- inflamaj malsanoj
[redakti] Efikoj
Diversaj partoj de la lingvaj kapabloj povas suferi diversgrade de la efikoj de afazio:
[redakti] Tipoj
Famaj tipoj de afazio estas Broca-afazio kaj Wernicke-afazio.
| tipo | parolo | parolripeto | kompreno | vortotrovo |
|---|---|---|---|---|
| Broca-afazio | ĝenita | ĝenita | limigita pri sintakse kompleksa materialo | limigita |
| Wernicke-afazio | flua (foje troparolado kaj uzo de neologismoj) | ĝenita | limigita | limigita |
| amnesta aŭ anoma afazio | flua, sed parafazio | tre limigita | iomete ĝenita | ĝenita, parafazio |
| totala afazio | ĝenita | ĝenita | ĝenita | ĝenita |
Aldone al tiuj kvar ĉefaj formoj de afazio ekzistas pli maloftaj formoj.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Bibliografio
- Blanken, Gerhard (Hg.): Einführung in die linguistische Aphasiologie. Theorie und Praxis. Freiburg: HochschulVerlag, 1991 (ISBN 3-8107-5055-7)
- Leischner, Anton: Aphasien und Sprachentwicklungsstörungen: Klinik und Behandlung. Stuttgart: Thieme, 1987 (2. Aufl.) (ISBN 3-13-573902-3)
- Lutz, Luise: Das Schweigen verstehen: Über Aphasie. Berlin: Springer, 2004 (3. Aufl.) (ISBN 3-540-20470-9)
- Schöler, Meike & Holger Grötzbach: Aphasie: Wege aus dem Sprachdschungel. Berlin: Springer, 2004 (2. Aufl.) (ISBN 3-540-20469-5)
