Afekcio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Afekcio laŭ PIV estas

  1. ŝanĝiĝo en la animstato de ekzistaĵo,
  2. subita ŝanĝiĝo en la anima ekvilibro, pli-malpli forta sentoskuo, kaj
  3. grupo da malsanoj kun la baza simptomo de tiaj fortaj ŝanĝiĝoj en la animstato (afekciaj malsanoj).

Baze do temas pri "kvazaŭ-hazardaj", subite okazantaj ŝanĝoj de animstatoj, kiuj esprimiĝas korpe, per konsciaj kaj nekonsciaj signoj. Rideto ekzemple ĝenerale estas esprimo de la afekcio simpatio, ruĝiĝo (aparte de la vangoj) ofte esprimo de la afekcio honto, kaj forta tensiiĝo de multaj korpaj muskoloj respektive la preteco detrui ion en la ĉirkaŭaĵo povas esti esprimo por la afekcio furiozo.

[redakti] Atentu

...ne konfuzi la vorton kun la termino afekto.


Medicino
Ĉi tiu artikolo pri "Afekcio" ankoraŭ estas ĝermo pri medicina temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.