Afero Robert Boulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La afero Robert Boulinafero Boulin rilatas al la morto, la enketoj kaj la diskutoj, kiuj sekvis la morton de Robert Boulin, tiama laborministro de la franca registaro. Lia kadavro estis trovita la 30-an de oktobro 1979 en lago de la arbaro de Rambouillet. La justico fine konkludis la neekziston de krimo (fr:non-lieu) kaj al memmortigo. Tiun tezon ne akceptis ĉiuj, ĉefe pro multaj misoj dum la enketo. La familio de Robert Boulin, kaj aparte ties filino Fabienne Boullin-Burgeat, estas konvinkita, ke ŝia patro estis murdita. Multaj ĵurnalistoj interalie de L'Humanité, Canal+, Libération, Minute kaj France Inter subtenas ŝin.

Faktoj

En 1979 sub la prezidenteco de Valéry Giscard d’Estaing Robert Boulin estis ministro pri laboro de la tria registaro de Raymond Barre. Aŭtune 1979 anonimaj leteroj alvenis al kelkaj ĵurnaloj, kiuj akuzas la ministron Robert Boulin pri kontraŭleĝa aĉetado de tereno ĉe fr:Ramatuelle en la departemento Var, kie li konstruigis feridomon. La ĵurnalo Minute (ekstremdekstraflanke) estis la unua, kiu vigle atakis la ministron. Boulin elektis respondi, deklarante dimanĉon la 21-an de oktobro ĉe radioelsendo de Europe 1: "Kion vi volas, ke mi respondu? Miaj animo kaj konscienco estas trankvilaj kaj mi estis senriproĉa. Eble eĉ pli ol vi povas imagi, ĉar estas aferoj, kiujn mi ne povas mencii ĉi tie."[1]

La 30-an de oktobro 1979 je 8:40, la kadavro de Robert Boulin estis retrovita en lago (Étang rompu) meze de la arbaro de fr:Rambouillet (Yvelines), kuŝanta je kvin metroj de la bordo en akvo 50 centimetrojn profunda.

Kronologio

  • 30-an de oktobro 1979: La kadavro de Robert Boulin estis retrovita je la 8-a 40 en lago de la arbaro de Rambouillet en 50-centimetrojn profunda akvo. La servo de la justicpolico de Versailles enketis kaj venis unue al la konkludo de memmortigo pro drono post absorbo de dormigiloj, sed sekve post ingesto de diazepam (valium). Pro la publikigado de artikoloj en la gazetoj post la anonimaj leteroj, Robert Boulin deprimiĝintus. Li tial ingestus grandan kvanton de diazepam antaŭ ol eniri la lagon, kie li dronus.
  • Oktobre 1980: Malapero de la sangospecimenoj de Robert Boulin.[2] La doktoro Le Breton, respondeculo de la kadavrejo decidis tiam ŝlosi la fridujon, kiu entenis la lastajn specimenojn de organoj de la ministro.
  • Maje 1983: Colette Boulin asertis ĉe TF1, ke ŝi neniam kredis la tezon pri memmortigo de sia edzo kaj ke post ties morto oni premis ŝin prisilenti. La gazeto Paris-Match publikigis fotojn de la kadavro de la ministro el la justica dosiero.
  • Junie 1983: La familio Boulin, laŭ konsilo de sia advokato Jacques Vergès oficiale plendas kontraŭ nekonatulo pro murdo.
  • 28-an de septembro 1983: Por pruvi la dronon, Jacques Vergès postulis de la juĝisto Michel Maestroni (tribunalo de Versailles) esploron anotomia-patologian por kompari erojn en la pulmoj de la ministroj kun la akvo de la lago. Tian esploron oni neniam faris pro malapero de la organaj specimenoj konservitaj en la kadavrejoj, kiuj estis tute detruitaj[3].
  • 16-an de novembro 1983: Laŭ peto de la familio dua sekco estis farita en la hospitalo Pellegrin en Bordeaux post eltombigo de la kadavro. Ĝi evidentigis plurajn frakturojn vizaĝajn ne menciitaj dum la unua sekco en 1979. Oni konstatis, ke la kadavro estis preparita kaj mumiigita sen konsento de la familio, kontraŭe al la franca leĝo kaj povintus kaŝi spurojn de frapoj. La fakuloj konkludis, ke okazis "frapoj ĉe la vizaĝo de Robert Boulin, kiam li ankoraŭ vivis", sed ne konkludis ke tiuj frapoj estis mortigaj.
    Claude Richir, eksrespondeculo de la laboratorio de la hospitalo Pellegrin, deklaris, ke li konstatis frakturon de la nazostoj, kiu ne povis rezulti el falo. Laŭ li, "necesas pripensi eblon de morto pro multaj diversaj malgrandaj sangofluoj en la cerbo, kiel ĉe boksistoj post mortiga frapo".
  • 15-an de januaro 1984: Bertrand Boulin deklaris al la gazetaro, ke li vidis dosierojn de sia patro antaŭ ties morto, septembre 1979, rilate al la aferoj Elf, Dassault, Sociala sekureco kaj Sauda Arabujo. Tiuj dosieroj estis neniam retrovitaj. Laetitia Sanguinetti, la filino de Alexandre Sanguinetti diris, ke "laŭ tio, ke paĉjo diris al mi, la dosieroj de Boulin rilatis al serio de diversaj fakturadoj de grandaj socioj, francaj aŭ eksterlandaj, kiuj utilis al financado kaŝita de partioj, kaj aparte al tiu de RPR." [4]
  • 18-an de januaro 1984: Antaŭ la justicpalaco de Parizo la familio Boulin akuzis la prokuroron de la respubliko de Versailles, Robert Barbat, pri grava eraro pro la multaj neregulaĵoj kaj anomalioj de la enketo. Robert Badinter, justicministro, plendis pro kalumnio kontraŭ la familio Boulin.
  • Marte 1984: La afero Boulin estis transdonita al la grandinstanca tribunalo de Parizo. La juĝisto Yves Corneloup transprenis la dosieron lige kun la krima brigado.
  • Oktobre 1985: Malkovro de telefona aŭskultado de la urbestro de Saint-Léger-en-Yvelines, kiu evidentigas, ke la horo de la morto de Robert Boulin estis modifita pro ordono de la respublika prokuroro de Versailles.
  • 7-an de novembro 1985: Afirmo de la adjunkto de la urbestro, Serge Tirlet, kiu priskribas la vundojn de la vizaĝo de Robert Boulin, kiujn li mem konstatis borde de la lago en la arbaro.
  • 30-an de aprilo 1987: Kun nova advokato, René Boyer, la familio Boulin petas de la justicministro, Albin Chalandon, justican subtenon por financi la koston de eltombigo de la skatoloj entenantaj la lastajn specimenojn de la organoj de la ministro, kiuj troviĝintus sub monumento al la gloro de organdonacintoj en la tombejo de Thiais.
  • Julie 1987: La gazeto L’Express anoncis, ke la fridujo ŝlosita de la kadavrejo entenante parton de la specimenoj de la pulmoj de Robert Boulin estis rompita kaj malplenigita de sia enhavo.
  • 28-an de oktobro 1987: La juĝisto Corneloup pridemandis la viron, kiu vendis la terenon de Ramatuelle à Robert Boulin, Henri Tournet, kiu loĝas sur Ibizo. Malgraŭ ripetaj demandoj de la familio al diversaj justicministroj la ekstradicio de Henri Tournet neniam estis postulita.
    La juĝisto petas de la krima brigado retrovi la poŝtiston de Montfort-l'Amaury por klarigi la aferon de postmortaj leteroj[5]. Laŭ la krima brigado tio ne eblas, ĉar li estas en Gvadelupo. La poŝtisto retrovita de ĵurnalistoj per la telefonnumeraro, fakte ricevis postenon en Bretonujo.
  • Novembre 1987: Post malsukcesaj fosadoj en la tombejo de Thiais, la familio Boulin malkovris, ke, kontraŭe al la indikoj de la justico kaj de la polico, la lastaj specimenoj de la organoj de la ministro ne estas entombigitaj tie.
  • 8-an de januaro 1988: En la gazeto L’Express,[6] James Sarrazin malkovrigis, ke la pozicio de la kadavraj makuloj sur la dorso de Robert Boulin indikas, ke la korpo de la ministro estis translokita post ties morto. Grupiĝis pluraj ĵurnalistoj por provi klarigi la kondiĉojn de la morto de Robert Boulin.
  • Marte 1988: La juĝisto Alain Verleene transprenis la dosieron Boulin.
  • Junie 1988: La familio Boulin plendis pro "detruo de pruvoj"[3].
  • 20-an de septembro 1991: Juĝo de non-lieu deklarita de la juĝisto, Laurence Vichnievsky, nur 9 tagoj post kiam li ricevis la dosieron.
  • 24-an de marto 1992: Konfirmo de la non-lieu, "tia-kia", fare de la akuzoĉambro de la apelacia kortumo de Parizo, prezidita de Martine Anzani.
  • 15-an de decembro 1992: La kasacia kortumo konfirmis la non-lieu, aldonante periodon de 10 jaroj antaŭ eventuala preskripto.
  • 4-an de julio 1995: La justico prononcis non-lieu rilate al la plendo pro "detruo de pruvoj" de la familio Boulin pro la malapero de la organspecimenoj[3].
  • Novembre 1999: La gazeto Golias, sub subskribo de Francis Christophe, publikigas kontraŭ-enketon detalan, kiu kontraŭas la version de la memmortigo[7].
  • 15-an de januaro 2002: Elsendo de 90 minutoj ĉe la televido Canal +[8] alportis novajn erojn kontraŭ la tezo de memmortigo: la atesto de la ĝendarm-kolonelo Jean Pépin, kiu tiris la kadavron el la akvo, kaj de la fakulino pri toksikaĵoj, Juliette Garat, kiu analizis la sangon de la ministro.
  • 30-an de oktobro 2002: La justico anoncis aŭskulton de novaj atestintoj en la afero Boulin. Tiu novaĵo interrompis la preskripton.
  • 13-an de decembro 2002: Atesto de Jacques Douté en la gazeto Sud Ouest[9] klarigis, ke al li oni anoncis la morton de Robert Boulin jam la 29-an de oktobro 1979, je la 20-a.
  • 4-an de januaro 2006: Fino de la novaj aŭskultadoj antaŭ oficisto de justica polico de Nanterre. 28 personoj atestis inter 2002 kaj 2006, sed ne okazis rea malfermo de justica enketo.
  • 16-an de oktobro 2007: La ĝenerala prokuroro de la apelacia kortumo de Parizo, Laurent Le Mesle, denove rifuzis rean malfermon de la dosiero postulata de Fabienne Boulin-Burgeat.

Kontraŭ-enketoj

Kontraŭ-enketoj fare de ĵurnalistoj montris misojn pri la konkludoj de la justicaj enketoj, tiel ke la tezo de memmortigo ne taŭgas. Fabienne Boulin, filino de Robert Boulin, trovis 75 anomaliojn en la traktado de la afero. [10] [11]

Pri mortigminacoj

Jacques Paquet, eksa kabinetĉefo de Robert Boulin, atestis pri minacoj tre precizaj fare de membroj de la Service d'action civique (SAC) estrita de Charles Pasqua, influa konsilisto de Jacques Chirac, kiam Boulin transiris al ministrejo pri ekonomio kaj financoj (marto 1977 - marto 1978).[12]

La skribaj minacoj adresitaj al Robert Boulin, konservitaj de policisto, neniam estis aldonitaj al la dosiero. Multaj atestoj temis pri fizikaj minacoj kontraŭ la ministro.[13]

Pri la anonco de la morto

Jacques Douté, proksimulo de Robert Boulin, en ĉeesto de du personoj en restoracio de Libourne, ricevis telefonalvokon la 29-an de oktobro ĉirkaŭ la 20-a horo anoncanta ke "li estas morta" [14]. Versio konfirmita de Bernard Sube, fotografisto por la ĝenerala konsilio de Gironde[15].

Guy Aubert, kunlaboranto de la ministro iris ĉirkaŭ la 20-a la 29-an de oktobro 1979 al la hejmo de Robert Boulin kaj anoncis al Colette Boulin: "Roberto mortis" [16] [17].

La kabinetestro de Robert Boulin, akompanata de Éric Burgeat, teknika konsilisto kaj bofilo de la ministro anoncis iom post noktomezo la malapero de la ministro al la ministro pri internaj aferoj, kaj poste al Matignon. Laŭ la oficiala dosiero, unuaj serĉoj komenciĝis la 30-an de oktobro je 6:25 matene kaj la kadavro estis retrovita nur je 8:40 fare de ĝendarmoj.

Tamen, jam je la 2-a matene la informo pri la malkovro de la korpo alvenis je la ŝtatpinto[18]. Yann Gaillard, kabinetdirektoro de Robert Boulin, estis kunvokita al Matignon ĉirkaŭ la 2-a matene fare de Philippe Mestre, kabinetdirektoro de la ĉefministro. Tiu ĉi akceptis en la ĉeesto de Gaillard, telefonalvokon. Post la alvoko, Philippe Mestre diris: "Oni retrovis la korpon" [19] [20]. Atesto malkonfirmita de Philippe Mestre.

La eksa ĉefministro Raymond Barre, deklaris en sia libro «L’expérience du Pouvoir» (la sperto de potenco)[21] [22], ke oni anoncis al li ĉirkaŭ la 3-a matene "ke oni retrovis la korpon de Boulin en la lago de la arbaro de Rambouillet" kaj ke la ministro memmortigis sin, droninte post ingesto de dormigiloj.

Ankaŭ Christian Bonnet, tiama ministro pri internaj aferoj, asertis, ke oni anoncis al li la morton de Robert Boulin "inter la 2-a kaj la 3-a matene".[23] Marie-Thérèse Guignier, ekskabinetano de Robert Boulin, estis vekita en la nokto de la 29-a al la 30-a de oktobro 1979, inter 1:30 kaj la dua matene, de amiko, Louis-Bruno Chalret, tiam ĝenerala prokuroro ĉe la apelacia kortumo de Versailles. Chalret informis ŝin, ke oni trovis la kadavron de Robert Boulin en lago. "Kaj tiam, deklaris ŝi, li protektis sin mem, telefonante al ĉiuj de REGIS (la tiama interministeria reto), t.e. Elysée, Matignon, verŝajne la interno kaj la kancelarion".
Ligita al SAC (servo de civitana agado) kaj al retoj de Jacques Foccart, Louis-Bruno Chalret tuj iris surloke kun skipo da fiduloj: "Ni faris ĉion detale, kiel necesis. Mi atentis pri ĉio. Nenio restis al hazardo", diris li al Marie-Thérèse Guignier, nomante la aferon « truc à emmerdes ».

Referencoj

  1. « Que voulez-vous que je réponde ? J'ai l'âme et la conscience tranquilles et j'ai été exemplaire. Peut-être encore plus que vous ne le pensez, parce qu'il y a des choses que je ne peux pas dire ici.  »
  2. La ujo kun la sango de Robert Boulin estis ŝtelita senperforte el la kadavrejo. La enketo farita post plendo de la respondeculo de la kadavrejo ne estis aldonita al la dosiero kaj ne venis al konkludo.
  3. 3,0 3,1 3,2 La estro de la polico de Parizo, Jean Daubigny, ordonis la neniigon de la dua serio de specimenoj. La neniigo estis farita de Michelle Rudler, direktorino de la kadavrejo, sen averto de la familio aŭ de la juĝisto, malgraŭ ke tian decidon rajtas esprimi nur justicaŭtoritato. Letero de la spertulo de la kadavrejo, kie troviĝis la pruvaĵoj, la profesoro Roger Le Breton, tamen avertis la guberniestron Jean Daubigny pri ĉio kaj insistis pri la graveco de konservi la specimenojn. La viktimoj plendis pro "detruo de pruvaĵoj", la justico rekonis la fakton (la pruvaĵoj ja estis detruitaj) kaj la rajton de la plendo (oni ja ne devis detrui la pruvaĵojn), sed ne agnoskis "intencon malfari", kaj do forlasis la plendon.
  4. «D'après ce que papa m'a dit les dossiers de Boulin concernaient une série de facturations diverses et variées de grosses sociétés, françaises ou étrangères, qui servaient au financement occulte des partis, et notamment au RPR.»; Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, p. 357-358, Fayard, Paris, 2007
  5. La pezo de ĉiuj leteroj nomitaj postmortaj estis sama, kvankam laŭ oficiala diro de la poŝtisto de Montfort-l'Amaury, de kie Robert Boulin forsendintus la leterojn, iuj pezis malpli ol 20 gramoj kaj aliaj pli ol 20 gramoj.
  6. « Le faux suicide de Robert Boulin » (la falsa memmortigo de Robert Boulin)
  7. Francis Christophe, L'affaire Boulin, 20 ans après : le grand maquillage (la afero Boulin, 20 jarojn poste: la granda ŝminkado), Golias magazine, numero 69, novembre-décembre 1999
  8. « Robert Boulin : le suicide était un crime » (Robert Boullin: la memmortigo estis krimo) Dokumentario de Canal+ de 2002
  9. «Un silence trop lourd » (tro peza silento)
  10. Artikolo de Nouvel obs
  11. Listo de la anomalioj
  12. Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin (viro mortigota: kontraŭ-enketo pri la morto de Robert Boulin), p. 326, Fayard, Paris, 2007
  13. Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, p.323, 367-368, 383-395, 390, Fayard, Paris, 2007
  14. «Un silence trop lourd » (silento tro peza), ĵurnalo Sud Ouest de la 13-a de decembro 2002
  15. Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, p.254, Fayard, Paris, 2007
  16. Colette Boulin ĉe TF1 en majo 1983
  17. Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, p.254-260, Fayard, Paris, 2007
  18. Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, Fayard, Paris, 2007
  19. Yann Gaillard, Adieu Colbert, 2000
  20. Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, p. 239-240, Fayard, Paris, 2007
  21. Raymond Barre, L'Expérience du Pouvoir, (paroladoj kun Jean Bothorel), page 175, Fayard
  22. Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, p.241-242-243, Fayard, Paris, 2007
  23. Benoit Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, p.242-243, Fayard, Paris, 2007

Bibliografio

  • Benoît Collombat, Un homme à abattre : Contre-enquête sur la mort de Robert Boulin, Fayard, Paris, 2007
  • Hamedi Karine, « Scandale et suicide politiques. Destin croisé de Pierre Bérégovoy et Robert Boulin », Thèse de sciences politiques, L'harmattan, mai 1999, ISBN 2-7384-7818-2
  • Christophe Deloire, Cadavres sous influence : les morts mystérieuses de la Ve République, Edition Jean-Claude Lattès, Paris, 2003.
  • François-Xavier Verschave, Noir silence, Les arènes, Paris, 2001.
  • Pierre Péan, L'homme de l'ombre, éléments d'enquête autour de Jacques Foccart, Fayard, Paris, 1990
  • Patrick Rambaud, Mort d’un ministre, Grasset, 1985.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj